
fini en prizonon --> fini en prizono [?]

Miaopinie la rezonado estis farita antaŭ ol la ulo finos en prizonon.
Se estus skribite "Li devus resti" mi kompletigus per "en prizono"
Ĉu ne?

... en prizonon dum la cetero de lia vivo! [Tio sonas al mi strange.]

Se li troviĝas ekster la prizono, li "devus fini en prizonon"
Se li jam estas en prizono, li "devus resti en prizono"

Ĉu eble: Oni devus meti lin en prizonon, kie li pasigus la ceteron de sia vivo. [?]
Aŭ: Oni devus meti lin en prizonon, por la cetero de lia vivo. [?]

Tion celis la skribinto.

Bone. Se li celis tion, kial ne skribi tion? :-) Se mi ne vidus la italan frazon, mi ne povus kompreni la esperantan.

Aldone al la proponoj de Carlos Alberto:
Oni lin enprizonigu por la cetero de lia vivo!
Li enprizoniĝu por la cetero de sia vivo!

1e - Ĉiu rajtas aldoni aliajn alternativajn tradukojn.
2e - Bedaŭrinde ofte oni ne komprenas kiu estas la unue aparanta lingvo.
Sed en ĉi okazo bonŝance ne estas problemo.
3e - mi povas nur rediri ke iu ajn troviĝanta ekster la prizono, povas fini "en prizonon", se la juĝisto tion decidas.
4e - por Carlos, kiu min pridemandis
- Ĉu eble: Oni devus meti lin en prizonon, kie li pasigus la ceteron de sia vivo. [?]
- Aŭ: Oni devus meti lin en prizonon, por la cetero de lia vivo. [?]
Mi povas respondi nenion, ĉar miaopinie la du frazoj egale signifas.

Bedaŭrinde la frazo en sia nuna formo enhavas kelkajn problemojn.
1e - La itala verbo finire laŭ la cirkonstancoj tradukeblas per fini aŭ per finiĝi/ĉesi.
En la supra frazo taŭgas ne la transitiva verbo fini, sed finiĝi, netransitiva verbo,
2e - > iu ajn ... povas fini "en prizonon"
Ne, tio ne eblas. Simple ĉar nek "fini" nek finiĝi" estas verbo, kiu esprimas lokoŝanĝon.
Io povas komenciĝi ie kaj finiĝi ie, sed ne *komenciĝi ien", nek *finiĝi ien".
3e - La italan indikativon "deve finire" oni povas konvene traduki per "li devas finiĝi" aŭ "li finiĝu".
4e - "lia" devas esti "sia"
5e - "finiĝi ... DUM la cetero de sia vivo" signifas, ke la finiĝo daŭros ĝis la morto. Sed fakte la restado en prizono daŭru ĝismorte, ĉu ne?
6e - Estas atentinde, ke finire/finiĝi povas esti sinonimo de morire/morti. Sed laŭ la dua parto de la frazo eblas konkludi, ke ĉi tie "finire in prigione " signifas proksimume "veni en prizonon, enprizoniĝi" aŭ "enprizoniĝi kaj resti tie". Favore al klareco estas pli bone ne uzi "finiĝi".
Sekve ŝajnas al mi rekomendinde traduki tiel
Li enprizoniĝu/devas enprizoniĝi por la cetero de sia vivo!
Li devas enprizoniĝi kaj resti tie dum la cetero de sia vivo!
Li enprizoniĝu kaj restu tie dum la cetero de sia vivo!
aŭ pli libere
Li pasigu/devos pasigi la ceteron de sia vivo en prizono!
Li ĝismorte estu en prizono!
Li pasigu la ceteron de sia vivo en prizono!

Mi konsentis pri viajn punktojn 1a kaj 4a.
Vi tamen povas profiti el mia pukto 1a.

Magistral! Copiei. Muito grato, caro mestre Alexander!

Mi plene konsentas kun Alexander. La nuna frazo estas erara. En Esperanto oni ne povas "finiĝi ien".
> 1e - Ĉiu rajtas aldoni aliajn alternativajn tradukojn.
Jes, kondiĉe ke ili estas en ĝusta lingvo. La nuna frazo simple ne estas.

EL PIV
- fini (signifo dua): konkludi aferon ĝis la punkto, kiam ĝi estas kompletigita.

Do:
Li finu sian vivon en prizono.
Taggar
Visa alla taggarListor
Meningstext
Licens: CC BY 2.0 FRLoggar
Denna mening lades ursprungligen till som en översättning av mening #3177016
tillagd av JoKo, 28 februari 2016
länkad av JoKo, 28 februari 2016
redigerad av JoKo, 15 mars 2016
redigerad av JoKo, 15 mars 2016
avlänkad av PaulP, 29 juli 2017