
Aŭ ĉu prefere "disputojn"?

Ĉu la vorto "diskutojn" estas erara? Ĝi ne taŭgas en la konteksto de la frazo?

Certe ĝi ne estas erara. Tamen mi kredas, ke diskuto estas rigardata ofte kiel pozitiva aŭ neŭtrala koncepto, dum disputo sonas iom pli negativa. Kaj klare negativa estas kverelo.
Iel mi sentas, ke diskuto estas iom tro malforta. Sed eble vi sentas alie. :-)

Tute ne!Mi nur volis pli bone kompreni la signifon de la vorto. Dankon! ☺

Ĉu vi volas eviti disputojn? Do ne estu ĵaluza! Estu ruza! ☺
Mi ne emas ĵaluzi, mi fidas. ☺

Prave! Ĵaluzo estas manko de konfido al si mem. :)

Pri "kiom":
tiu vorto temas pri kvanto. Kiom vi estas ĵaluza? Ĉu tridek? ĉu ducent? Tio ŝajnas al mi sensenca.
Ĉi-okaze mi skribus "tiel". Sed oni trovas multajn homojn, kiuj diras "tiom".
Anekdote: mi ofte demandas, "kiom" malsatas mia malsana edzino. Se ŝi respondas: 200, mi preparas por ŝi 200 gramojn da manĝajo...

Mi uzis "tiom", ĉar mi volis emfazi la vorton "ĵaluza". Mi ne certas ĉu la frazo estas erara aŭ ne , sed mi sekvos vian konsilon.
Kaj ĉu vi estas bona kuiristo? ☺

Ĉu mi estas bona kuiristo? Mi provas prepari precipe sanigan manĝaĵon, kiun mia edzino ŝatas. Kaj miaopinie mi sukcesas plenumi tion :-)

Mi vole-nevole ekpensis pri la rilato inter ĵaluzo kaj kuirado. Jen hipotezo:
Bona kuiristo reduktas ĵaluzon, pliigas la amon kaj pliigas la nombron de la kilogramoj. :)

Miaopinie pli bona kuiristo ne pliigas la mason. :-)
标签
查看所有标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
This sentence is original and was not derived from translation.
2016年4月15日由 ianna 添加
2016年4月15日由 ianna 编辑
2016年4月16日由 ianna 链接
2016年4月19日由 ianna 编辑