
(E 6, 3-4)

ĉe la fenestro

(eo) Al "al_ex_an_der" :
Kiel mi pli supre memorigis, la frazon mi ĉerpis el la Fundamento de Esperanto (Ekzercaro, §-o 6-a, frazoj 5-a kaj 6-a). Certe ne pro kompostista eraro oni tie legas "sur", ne "ĉe".
Pristudinde estas, kial oni diras "sur la fenestro", dum estus pli klare diri "sur la fenestrobreto". Ĉu en iuj aliaj lingvoj ekzistas simila kutimo ?

Sciu ke mi tre estimas Zamenhof, kaj mi estas certa ke en lingvaj aferoj lia ekzemplo estas sekvinda en, ni diru, 997 el mil kazoj. Tamen estas mia konvinko, ke ne nepre ĉio ajn, kion li iam skribas, eĉ se temas pri la Fundamento de Esperanto, estas sekvinda ekzemplo. Eble tiutempe kaj tiuregione estis kutimo, ke la vorto "fenestro" sumigis kaj fenestron kaj fenestrobreton, sed en la nuna Esperanto estus kontraŭe tute malkutime diri, ke io kuŝas sur la fenestro (se ne la fenestro mem estas en horizontala pozicio).
标签
查看所有标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
This sentence is original and was not derived from translation.
2010年10月26日由 fs 添加
2010年10月26日由 fs 编辑
2017年2月21日由 PaulP 编辑
2017年2月21日由 PaulP 编辑