
Multa-am > ofte

Jes vi pravas, kaj mi gxojas ke multam estas komprenebla por vi, do eble la ideo disvastigindas! Mi tre emas pli utiligi korelativerojn, ekz-e: aliam, aliel, samal, similam, miel, viel, vial, kelkal, multel, ....
Kiel vi opinias?
Dankon.

Tiu ĉi ne estas retejo por disvastigi novajn lingvoformojn, sed por doni ĝustajn kaj kutimajn tradukojn.

"aliel" ks ne povas esti konsiderataj kiel kunmetaĵoj de "ali" ks kaj "el", ĉar "el" jam havas alian signifon.

Karaj, ni ne forgesu ke temas pri Esperanto, ne nacia lingvo. Nome, ni ne bezonas limigi nin al antauxaj/jamaj uz-manieroj, kaj kio ajn logika povas ekuzigxi.
"el" kiel prepozicio nur uzigxas prefikse, ne sufukse. nura "el" kiu uzigxas sufiksece, estas tiu cxe korelativoj: kiel, tiel, neniel, ... do miel, viel, samel, aliel, multel, kelkel, ... nur povas signifi unuel! Cxu akcepteble?
Dankon.

Komence de la dudeka jarcento oni kreis lingvon kiun oni nomis esperantido, kaj poste ido. Neniu nomis tiun lingvon esperanto.
Ankaŭ via inventaĵo ne estas esperanto. Bonvolu inventi novan nomon por ĝi.

pliiganto, tiuj korelativoj ne estas kunmetaĵoj.
La fakto, ke oni nun preskaŭ neniam dividas vorterojn ("vortojn") per streketoj, ne estu motivo por forĵeti la esprimitan en la Unua Libro ideon ke “tio,
kion [oni] nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara
vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos
uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu
vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel
gramatika parteto.”
Ni ne rigardu la "i" en landonomoj kiel sufikson en kunmetaĵo.
Prave respondis martinod. Eble en iu esperantido (estis ne nur Ido) oni jam faris ion tian, aŭ (ekzemple!) faris "tie" "tiele" kaj "tiu" "tiene" por reguleco.
Vidu la respondon de Zamenhof PRI “NENIIGI” en http://ttt.esperanto.org/Ondo/L...initajPronomoj

Karaj,
En la citajxo, Zamenhof finas tiel cxi:
"...; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone."
Do li diris cxar de longe neniigi estas uzata, gxin oni povas pluuzi. Jxus mi sercxis en Google "+alies +kaj" kaj gxi trovis cx. 45900 pagxojn! Sekve nun ankaux alies estas uzpermesata/uzinda. Samo eble validos en iu futuro pri multam, aliulo, neniujo, aux similaj. Ni lasu Esperanton kreski kiel naciaj lingvoj demokrate: cxiu proponu sian novajxon, se aliaj ekuzis gxin, gxi estos parto de la lingvo - ecx se la koncerna lingvo-akademio ne akceptas gxin oficiale.
Dankon.

Praviginte uzon de la vortoj "neniigi" (neni·ig·i) kaj "neniiĝi" (neni·iĝ·i), Zamenhof neniel aprobis, nek pravigis, ŝanĝon de la senco de ajna radiko. Ĉar ŝajne ne ekzistas radiko "es", vortoj kiel "alies" eble povus ekzisti, sed viaj difinoj de la la vortoj "ali·am", "ali·el" (tute ne necesa) kaj "sam·al" redifinas la radikojn "am", "al" kaj "el".

Mi multamas: i.a. mi amas vian rimarkon.

Kara Aleksej,
Estas diferenco inter -el (uzata en "kiel") kaj "el" (la propozicio). -el cxiam uzigzas sufikse, kaj el cxiam uzigxas aux memstare (kiel solstarivo), aux prefikse. samo validas pri -al kaj al. Ankaux -am kaj -am-; La unua ne havas finajxon, la dua ne povas esti sen finajxo. Do neniam ili intermiksigxas. Ecx se iam tiaj novuzoj kauxzas ambiguajn sencojn, des pli bone, cxar ankaux tio donas al lingvo vivantecon, povon, sxercivon, lingvajn ludojn, ...!
Dankon.
Kara martinod,
Multam oni ne bonvenigas novuzojn de vort(er)oj, kelkam oni malbonvenigas tion, kaj nur iamete oni bonvenigas ilin - kio estas via kazo! :)
Elkoran dankon.

Mi fruntofrapas min, kiam mi legas pri homoj, kiuj serioze volas enkonduki "multam" ...
Fakto estas, ke "am" nenion ajn signifas. "Kiam" estas nekunmetita vorto. La -am ne estas disigebla de la ki-. Kiu ne volas akcepti tion, mem kreu pli bonan lingvon, sed ne nomu ĝin Esperanto.

Kvankam mi kredas ke tiaj kunmetoj multom pliricxigas nian lingvo, tamen por fini vian sinfrapadon, mi malpli novuzos E-ajn vort(er)ojn en Tatoeba! :)
Dankon.

Bonvolu forpreni tiun ĉi frazon, ĉar ĝi ne estas ĝusta esperanto. Au kreu novan lingvon kies nomo estos "pliiganteca esperanto".

Amikoj: bonvolu uzi ĝustan Esperanton laŭeble
1. ne uzu la x-kodon ĉi tie. Jen ja eblas ĉapelitaj literoj.
2. skribu Esperanto, ne esperanto
3. pliiganto: en via lasta komento eĉ mankas akuzativo: nian lingvoN :-))

@pliiganto: -am ne estas Esperanto-radiko. Bv. ŝanĝi al "ofte", se vi ne deziras, ke iu alia ŝanĝos aŭ ke la frazo malaperu. La temo daŭras jam tre longe...
Tunnisteet
Näytä kaikki tunnisteetLauseen teksti
Lisenssi: CC BY 2.0 FRLokit
Tämä on alkuperäinen lause, ei käännös.
käyttäjän pliiganto lisäämä, 2. marraskuuta 2010
käyttäjän pliiganto muokkaama, 2. marraskuuta 2010
käyttäjän martinod linkittämä, 4. marraskuuta 2010
käyttäjän Aleksej linkittämä, 7. marraskuuta 2010
käyttäjän marcelostockle muokkaama, 27. heinäkuuta 2012
käyttäjän martinod linkittämä, 27. heinäkuuta 2012
käyttäjän marcelostockle poistama linkitys, 16. lokakuuta 2012
käyttäjän marcelostockle linkittämä, 16. lokakuuta 2012