
Tiu frazo konfuzas min. Ĉu vi povas diri tion en alia maniero?
Ĉu eble vi volas diri jenon?
Mi ekspertis problemojn, provante kompreni, kion mi mem diris,

Ĉu la vorto "ekspertis" konfuzas vin? Ne temas pri la neoficiala vorto "eksperto" (cetere ne ŝatata de la vortaristoj de PIV), sed pri "ek-spert-is".
Laŭ mia kompreno de la nederlanda frazo, temas pri komenco de mensa problemo aŭ malsano, kiun spertas iu, kiu ne plu komprenas, kion li mem diras. Miaopinie tio povas okazi precipe, kiam tiu persono parolas angle, ĉar "Inter diro kaj signifo en la angla ofte vastas oceano.", kiel iu saĝulo iam skribis. :-)
Jen alia maniero por esprimi la saman ideon (pli laŭvorte): "Mi komencis sperti problemojn ĉe la kompreno de tio, kion mi mem diris.", kiel vi ja divenis intertempe.
Ĉu vi insistas pri alia esprimmaniero?

La frazo, kiun vi prezentas en via komento, ŝajnas al mi tute bona.
La vorto "eksperto" ne konfuzis min. Min konfuzis io alia.
La prepozicio "por" enkondukas celon. Mi demandis min:
Ĉu la ekspertado de problemoj estas io, kion mi faris por atingi komprenon de la propraj vortoj? Ofte sperto saĝigas, sed en tiu frazo certe temas pri io alia, ĉu ne?
Cetere Claude Piron atentigis min pri simila problemeto, kiam li prezentis ekzemplojn de (pli aŭ malpli kontraŭlogikaj) esprimoj, kiujn kelkaj (precipe okcidentaj) eŭropanoj ŝatas uzi sub la influo de sia denaska lingvo, tiel konfuzante azianojn (sed ne nur ilin).
Ni rigardu jenan ekzemplon:
"Karlo estas tro juna por konduki aŭton."
Eble unuavide tiu frazo ŝajnas al vi bona kaj klara. Sed se vi formetas la okulvitrojn de la nacilingvaj kutimoj, kio restas? Kion fakte diras la frazo?
Ni unue rigardu la simplan konstruon de la frazo.
Dekstre de "por" ni trovas celon kaj maldekstre de "por" ni ekscias, kio servas al tiu celo aŭ kio oni faras por atingi la celon.
Do ĉu "esti tro juna" estas io necesa por konduki aŭton? Ne, tute male!
Tre facile kaj klare oni povas komuniki tion tiel:
"Karlo (ankoraŭ) ne povas konduki aŭton, ĉar li estas tro juna."

Dankon pro via interesa leciono, kara Aleksander.
Mi iom plu studu la Fundamentan Ekzercaron.
Mi ŝanĝis la frazon, evitante la uzon de "por". Ĉu ĝi nun estas klara.
Krome mi aldonis plian tradukon al la nederlanda frazo.

Rigardante kelkajn alilingvajn tradukojn de la frazo, mi rimarkis, ke ankaŭ tiuj estas nelogikaj aŭ dusencaj, ekzemple:
"Même moi, je comprends plus ce que je dis."
(Laŭ mi tiu frazo estas gramatike ne perfekta. Miaopinie mankas NE antaŭ comprends... Sed onidire la lingvoj evoluas)
"I started having trouble understanding what I was saying myself."
Nu, mi jam lernis, ke "inter diro kaj signifo en la angla ofte vastas oceano".
Vi tute pravas. Tion ni nepre evitu en Esperanto.

ek-spertis -> renkontis [?]

Jes, miaopinie. Mi aldonos tiun varianton kiel tradukon de la nederlanda frazo. Dankon.
Tags
All Tags ankiekenLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogböker
This sentence was initially added as a translation of sentence #6018787
added by GrizaLeono, 2017 M09 4
linked by GrizaLeono, 2017 M09 4
edited by GrizaLeono, 2017 M09 6