menu
Tatoeba
language
注册 登录
language 中文(大陆简体)
menu
Tatoeba

chevron_right 注册

chevron_right 登录

浏览

chevron_right 随机句子

chevron_right 选择语言

chevron_right 选择列表

chevron_right 选择标签

chevron_right 选择音频

社群

chevron_right 留言板

chevron_right 用户列表

chevron_right 用户的语言

chevron_right 母语者

search
clear
swap_horiz
search

717574号句子

info_outline Metadata
warning
您无法添加这个句子,因为以下句子已经存在。
句子#{{vm.sentence.id}}——属于{{vm.sentence.user.username}} #{{vm.sentence.id}}号句子
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star 此句属于母语者。
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译的翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} 缩小

评论

Eldad Eldad 2011年2月2日 2011年2月2日 UTC 下午5:36:48 flag Report link 永久链接

با شما برم. => با شما بروم.
?

Esperantodan Esperantodan 2011年2月3日 2011年2月3日 UTC 下午12:20:31 flag Report link 永久链接

Dankon, eble cxar en la parola persa oni diras "beram", mi skribis tiel.

Eldad Eldad 2011年2月3日 2011年2月3日 UTC 下午4:23:37 flag Report link 永久链接

Dankon, la parolan persan mi konas malpli bone, sed mi provas lerni la tutan tempon. Jes, pli bone uzi la literaturan formon.

Esperantodan Esperantodan 2011年2月8日 2011年2月8日 UTC 下午5:06:06 flag Report link 永久链接

Fakte, laux mi estus bone se oni aldonus ankaux la parolajn frazojn en Tatoeba (ja indikante iel ke ili astas uzataj parole), cxar la frazojn oni multatempe volas/devas uzi ankaux parole - se ne nur. Vi ja scias, ke ekz-e en la persa, la parolaj frazoj plejofte diferencas kun tiu de la skribaj relative al la angla aux Esperanto. Kiel vi opinias?

Eldad Eldad 2011年2月8日 2011年2月8日 UTC 下午9:37:32 flag Report link 永久链接

Mi kredas, ke estas bona ideo. Sed ni devas ankaŭ pretigi specialan flagon por la parola persa, tiel ke estu klare ke temas pri io alia; aŭ - sen aparta flago, sed kun aparta etikedo: Spoken Persian.

Yes, if we wish to add sentences in spoken Persian, we need another flag, or just another tag: Spoken Persian.

Vortarulo Vortarulo 2011年2月8日 2011年2月8日 UTC 下午10:14:04 flag Report link 永久链接

Interesa afero, ĉu vere indas fari tiel? Se jes, mi pensas, ke estus plej bone uzi etikedon anstataŭ propran lingvon. La parola persa ja ankoraŭ estas la persa lingvo (eĉ pli ol la skriblingvo laŭ mi lingvisto). Eble globale uzata etikedo sufiĉas? Do, ne "Spoken Persian" sed "spoken language" eble...

Nur miaj 2 cendoj...

Esperantodan Esperantodan 2011年2月9日 2011年2月9日 UTC 下午12:00:05 flag Report link 永久链接

Karaj,
Mi pensas, ke en plejmulto de lingvoj - se ne en cxiuj - la parola lingvo pli aux malpli diversas kun la skriba almenaux en certaj frazoj. Do se ni donu tiun eblecon al cxiuj lingvoj, plej oportunos.
Dankegon.

Vortarulo Vortarulo 2011年2月9日 2011年2月9日 UTC 下午12:15:42 flag Report link 永久链接

Jes jes, vi certe pravas. En kelkaj lingvoj la malsameco estas grandega (la tamila, la finna ekz.), en aliaj nur malgranda.

Eldad Eldad 2011年2月9日 2011年2月9日 UTC 下午4:12:54 flag Report link 永久链接

Do, @Esperantodan, ĉu vi kredas, ke necesas etikedo "Spoken Persian", ĉu alia etikedo?

So, @Esperantodan, do you believe we need a "Spoken Persian" tag, or another one?

I believe that "Spoken Persian" will be suitable for such cases as the one you mentioned.

Vortarulo Vortarulo 2011年2月9日 2011年2月9日 UTC 下午4:48:22 flag Report link 永久链接

...aŭ etikedon "Spoken language" estas eble pli bona por ne havi kelkdek etikedoj por ĉiu lingvo.

...or is a "Spoken language" tag better so we don't have dozens of tags for each language?

Eldad Eldad 2011年2月9日 2011年2月9日 UTC 下午5:04:53 flag Report link 永久链接

Yes, André, you're probably right regarding a "Spoken language" tag. However, I believe that with regard to Persian it may be quite different from the normal, literary language. As is the case with regard to Arabic (but there we already have in Tatoeba an "Egyptian Arabic" tag).

In Hebrew it's not much different than the usual literary language, although it may differ a little. And yet, we do have a special tag: "Colloquial Hebrew variant".

Esperantodan Esperantodan 2011年2月13日 2011年2月13日 UTC 上午8:53:46 flag Report link 永久链接

Karaj Eldad kaj Vortarulo,
Dankegon por viaj opinidiroj.
Verdire mi ne scias kiel Tags funkcias, lauxsxajne ili ne estas videblaj.
Idealo laux mi estus tio, ke kiam mi tradukas ion en la persan, mi traduku gxin kaj skribforme kaj parolforme kiam bezonate, kaj samtempe mi povu iel fari ilin distingeblaj por la leganto. Ekz-e litero (ekz-e C for Colloquial)/simbolo aux vinjeto (ekz-e lipoj) cxe la persa flago montru ke temas pri la parolforma traduko.
Mi konsentas kun kara vortarulo ke la litero aux simbolo uzeblu cxe cxiu flago, tiel ke cxiulingvanoj povu montri la parolforman tradukon.
Dankon elkoran

Vortarulo Vortarulo 2011年2月13日 2011年2月13日 UTC 上午10:11:50 flag Report link 永久链接

Nu, "tags" oni kiel normala uzanto ne povas mem disdoni. Sed oni povas vidi ilin en la supra maldekstra angulo. Tiu ĉi frazo ĉi tie ne havas iujn "tags", sed aliaj havas, vd. ekz.: http://tatoeba.org/deu/sentences/show/261321 (kiu havas "OK" kaj "less than 8 words"). Tiel mi imagas fari ĝin, sed estas iomete malfacile por uzantoj, kiuj ne estas "trusted users" (mi ankaŭ ankoraŭ ne estas)...
Ekzemplo kun simbolo antaŭ/ĉe la flago ankaŭ eblas, sed oni devus nove krei tiun eblecon. Eble vi povis pludoni vian proponon al iu de la kreintoj aŭ – plej bone – skribi ĝin sur la Muro de Tatoeba.

Eldad Eldad 2011年2月14日 2011年2月14日 UTC 下午9:30:22 flag Report link 永久链接

Do, la demando estas, ĉu ni povas aldoni etikedon "Colloquial", ĉu nur por la persa, ĉu por ĉiu lingvo.

Mi provos interesiĝi pri tio.

@Esperantodan, se vi ne estas trusted_user, vi ne povos aldoni etikedojn. Sed ĉu vi volas esti trusted_user? Vi certe povas, se vi turnos vin al sysko kaj/aŭ al trang. Petu ricevi tiun ĉi statuson. Same vi, @Vortarulo. Cetere, se oni bezonas rekomendantojn, mi povos rekomendi vin ambaŭ!

Amike, Eldad

Esperantodan Esperantodan 2011年2月15日 2011年2月15日 UTC 上午8:37:26 flag Report link 永久链接

Saluton kara,
Dankon por via respondo kaj bonvolo (mi persone ankoraux ne sentas min "fidinda Uzanto", cxar mi ankoraux ne konas bone la medion de Tatoeba).
Fakte, versxajnas, ke etikedo ne plenumas tion, kion mi petas/proponas fari, simple cxar gxin ne povas uzi cxiuj uzantoj. Se enkondukado de io nova malfacilas, ni povas nur anonci al cxiuj, ke - ekz-e - C antaux cxiu frazo kaj por cxiuj lingvoj montras, ke gxi estas parola (Colloquial):
Persa ekzemplo:
Bijaid beravim.
C Bia berim.
Angla ekzemplo:
Do not go there.
C Don't go there.
Kiel vi pensas? Cxo oportune? Utile?

Eldad Eldad 2011年2月15日 2011年2月15日 UTC 上午10:32:38 flag Report link 永久链接

Resaluton,

Tiu estas interesa ideo, sed, laŭ mi, ne aplikebla. Plejparte, la C kiel indikilo ne taŭgas por lingvoj kiuj ne estas bazitaj sur la latina skribo; ĝuste la persa, la araba kaj la hebrea ne estas tiaj, kaj ili eĉ estas skribitaj de la "mala" direkto, kompare kun ĉiuj latinliteraj lingvoj.

Mi kredas, tamen, ke estas apartaj lingvoj, kiuj bezonas (pli ol la aliaj) specialan markeblecon, kaj tiuj bezonas aŭ etikedon aŭ eĉ flagon. Ĉe la hebrea, ekzemple, ne estas tiom granda diferenco inter la literatura kaj la parola lingvo; tamen, en la araba kaj la persa estas vera diferenco, kelkfoje, kaj la vortoj estas vere diferencaj en la du lingvaĵoj.

Ni devas diskuti tion kun Trang, la estro de Tatoeba, kaj kun kelkaj el la moderigantoj.

Amike, Eldad

Vortarulo Vortarulo 2011年2月15日 2011年2月15日 UTC 上午10:46:23 flag Report link 永久链接

@Eldad:
Mi antaŭ kelkaj tagoj jam fariĝis "fidinda uzanto". Do, por montri al vi, kiel mi imagas ĝin, mi aldonis la "colloquial"-etikedon al ĉi tiu frazo. Vidu supre.

@Esperantodan:
Mi ne tro ŝatas la ideon de enmeti iun en la frazo mem. Mi kelkfoje jam vidis iun aldonaĵon je l' frazfino, ĉi tie, kiel [C] aŭ io post la punkto. Mi ne certas, kion ĝi indikis.
Mi pensas, ke ĉiu uzanto devus povi aldoni almenaŭ kelkajn etikedojn mem. Mi povas imagi, ke oni ne volas lasi ĉiujn uzantojn aldoni etikedojn por ne havi 956043762 malsamajn etikedojn en dekoj da lingvoj kun multaj skriberaroj ktp.
Sed eble oni povas ja ebligi al la uzantoj elekti inter 5 gravaj etikedoj, kiel "Needs native check" (utila!), "Colloquial", "Quote", "Proverb" kaj... nu, mi ne scias.
Tio estas mia propono.
En la angla, tamen, "Don't" ne vere estas "colloquial" formo. Oni ja ankaŭ trovas ĝin en formala parolado, gazetoj kaj kelkfoje eĉ sciencaj tekstoj. Sed jes, ĝi ja nur estis ekzemplo. Eble io kiel "I ain't gonna remove me sentence, ya know?" havu tian etikedon. ;)

Ĉu vi ambaŭ kelkfoje vizitas la IRC-kanalon #tatoeba ĉe Freenode? Tie mi fojfoje estas kaj Trang ankaŭ. Eble ni povus tie diskuti ĝin kun ŝi.

Amike el Ĉinio salutas:
- André

Esperantodan Esperantodan 2011年2月28日 2011年2月28日 UTC 上午10:57:47 flag Report link 永久链接

Karaj,
Pardonon por mia prokrasto en respondi.
Kio pri simple akirebla signo en cxiuj lingvoj, kiel # komence aux/kaj fine de la "colloquial" frazoj?
Ambaux vi tute bone scias pri la problemo, do se mi kial ajn ne povas havi tian kontakton kun Trang, vi povas bonege temigi la aferon por sxi kaj atingi al kontentiga rezulto.
Elkoran dankon.

Eldad Eldad 2011年2月28日 2011年2月28日 UTC 上午11:09:42 flag Report link 永久链接

Jam aldoniĝis la etikedo "Colloquial" al la stoko da etikedoj de Tatoeba.

PS. @Esperantodan, ĉu vi volus esti fidinda kontribuanto, trusted_user?

Eldad Eldad 2011年2月28日 2011年2月28日 UTC 上午11:12:00 flag Report link 永久链接

@Esperantodan, bonvolu noti, ke la supra frazo estas nun skribita en la literatura persa. Se ni volas havi la "Colloquial"-version, vi devas reafiŝi ĝin kun la parola varianto برم.

Amike, Eldad

Esperantodan Esperantodan 2011年3月3日 2011年3月3日 UTC 下午12:52:17 flag Report link 永久链接

Kara Eldad,
Do, cxu vi diras, ke ne povas ekzisti rimedo por cxiuj - inkluzive ne-Fidindajn Uzantojn - iel montri Colloquial-econ de la frazoj?
Mi estas relative nova en Tatoeba, do ne sents min Fidinda! :)
Dankon.

Metadata

close

列表

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

历史记录

This sentence was initially added as a translation of sentence #451177Mi volas iri kun vi..

می خواهم با شما برم.

2011年1月20日由 Esperantodan 添加

2011年1月20日由 Esperantodan 链接

می خواهم با شما بروم.

2011年2月3日由 Esperantodan 编辑