
Mi ne bone komprenas vian frazon.
Ĉu ĝi signifas pli malpli: Je la infero, kie ĝi povas esti?
Laŭ via frazon, ĝi signifas: En kiu loko de la infero ĝi povas troviĝi? Ĉu tio estas la senco de la hungara frazo?

Kara Nimfeo!
Vi frazo estas pli bona. Bonvolu ĝin enigi! Mia frazo tro similas al la hungara senco.

Sed la esperantlingva frazo de Ankio "Kie povas esti la infero?" estas absolute malbona.

Ĉu vi bonvolas pli klare diri, kio estas la hungara senco. Mi tute ne scipovas la hungara.

La hungara senco estas laŭvorte "Kie en la infero ĝi povas esti?" Sed ĝi ne signifas "En kiu loko de la infero ĝi povas troviĝi?" Ĝi estas parolturno en la hungara lingvo, kaj evidente min influis mia gepatra lingvo...

Do ŝajnas, ke la hungaraj vortoj ne celas simplan indikon de loko ("en la infero" ), sed esprimas koleran humuron. En Esperanto tion ofte esprimas "damne", "diable", "je la diablo", "je la infero". Kaj kvankam "je la infero" kaj "en la infero" tre similas gramatike, mi en la supra frazo ne uzus la duan esprimon, ĉar ĝi estas facile miskomprenebla.
Taggar
Visa alla taggarMeningstext
Licens: CC BY 2.0 FRLoggar
Detta är en originalmening som inte har skapats genom översättning.
tillagd av Muelisto, 1 mars 2011
länkad av Muelisto, 1 mars 2011
länkad av Muelisto, 1 mars 2011
länkad av Manfredo, 14 mars 2011
tillagd av Muelisto, 27 augusti 2011
länkad av Muelisto, 27 augusti 2011
länkad av martin9, 7 februari 2012
länkad av marcelostockle, 17 december 2012
avlänkad av nimfeo, 3 september 2014
redigerad av al_ex_an_der, 18 september 2014
länkad av al_ex_an_der, 18 september 2014