
Mi volus> mi volas.
La volo estas fakta, kaj aktuala, ne hipoteza.

Mi mallongigis la frazon por respondigi ĝin al la aliaj rektaj versioj. La franca "si j'avais" estas subfraze uzata kiel kondicionalo, ekzemple: Si j'avais..., j'aurais... : Se mi ...intus, mi havus...
Vi pravas, ke "mi volas" estas fakta. Ĉu do: "Mi volas, ke mi estu studinta...", por ke la subfrazo esprimu la "volitivon"? (tiu lasta vorto estas neoficiala, verŝajne nur faktermino.
Mi trovis nur unu ekzemplon en tekstaro.com kun subfrazo en pasinta tempo: "mi volas, ke vi estu konvinkita".
Se la volo estas fakta, ĝi tamen estas vana, ĉu ne?

Por eviti la problemon de la volitivo, mi uzus "deziras"
Mi deziras,ke mi estus studinta....

Vane tamen, ankaŭ "deziri" necesigas volitivan formon.
Bonvolu traserĉi http://tekstaro.com per la serĉtermino "deziris, ke ".

Eble la problemo estas, ke ni tradukis tro laŭvorte.
Jen alia ebleco.
Mi sopiras, ke mi ne studis pli pene por la ekzameno.
Defino de 'sopiri'PIV Senti bedaŭron pro io aŭ iu perdita k fortan deziron retrovi la perditaĵon.
Alia ebleco: Mi bedaŭras ke mi ne studis ktp.

Verŝajne. Tial mi skribintis "Mi volus, ke mi ..."
La nerektaj frazoj ja estas kompletaj (nu, almenaŭ la angla "I wish I had studied harder for the test.")
Dume mi aldonis krisignon post la frazo, kiel oni ofte faras post nekompletaj frazoj.
Taggar
Visa alla taggarMeningstext
Licens: CC BY 2.0 FRLjudinspelning
Loggar
Denna mening lades ursprungligen till som en översättning av mening #546188
tillagd av GrizaLeono, 23 april 2011
länkad av GrizaLeono, 23 april 2011
länkad av Zifre, 23 april 2011
redigerad av GrizaLeono, 24 april 2011
redigerad av GrizaLeono, 18 juli 2011
länkad av jxan, 18 juli 2011
redigerad av GrizaLeono, 18 juli 2011