menu
Tatoeba
language
Рэгістрацыя Уваход
language Беларуская
menu
Tatoeba

chevron_right Рэгістрацыя

chevron_right Уваход

Прагляд

chevron_right Show random sentence

chevron_right Прагляд па мовах

chevron_right Прагляд спісаў

chevron_right Прагляд па цэтліках

chevron_right Прагляд аўдыёзапісаў

Community

chevron_right Сцяна

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Сказ №906277

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Сказ #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Каментарыі

Maksimo Maksimo 24 мая 2011 г. 24 мая 2011 г. у 11:43:37 UTC flag Report link Permalink

Mi ne certas ke "tra" estas trafa cxi tie.
Por nagxi tra rivero necesas tranagxi gxin gxis la fino (aux gxis la komenco :) ) kio estas dubinda kaj malofta afero.
Eble pli bone diri: "nagxi laux la rivero"?

ludoviko ludoviko 24 мая 2011 г. 24 мая 2011 г. у 12:02:17 UTC flag Report link Permalink

Laŭ mi estas ĝuste skribi "tra". Vi prave skribas, ke necesas tranaĝi ĝis la fino - sed kie estas la fino? Ĉu ĉe la fonto, ĉe la maro/alia rivero, en kiun ĝi fluas - aŭ simple ĉe la alia flanko? Fakte oni ne precize diras ĝin, sed mi supozas, ke la plej multaj homoj komprenas, ke li naĝis de unu flanko al la alia, ne de la fonto al la maro :-)

Laŭ signifus laŭ mi, ke fakte li naĝis laŭlonge de la rivero. Kp. "ni marŝis laŭ la strato".

Maksimo Maksimo 24 мая 2011 г. 24 мая 2011 г. у 15:11:21 UTC flag Report link Permalink

Ĉu vere vi intencis per "tra" diri "trans la riveron"?!
La alia bordo postulas ĝuste "trans".

ludoviko ludoviko 24 мая 2011 г. 24 мая 2011 г. у 19:28:13 UTC flag Report link Permalink

Nu, la diferenco inter "tra" kaj "trans" estas iusence la alteco, ne la fina alibordeco.

Aviadilo povas flugi tra nubo - aŭ flugi trans ĝin, do super ĝin. En la kazo de rivero oni povas naĝi tra la akvo aŭ iri trans la akvon, helpe de ponto ekzemple.

Maksimo Maksimo 26 мая 2011 г. 26 мая 2011 г. у 10:32:11 UTC flag Report link Permalink

Mi konsentas pri la alteco, sed al mi ŝajnas ankaŭ jenon:

Oni povas transriveriĝi ne nur ponte sed ankaŭ naĝe. Trans indikas nur tion, ke vi post la movado iĝas trans la rivero - en la alia bordo de ĝi.
Sed "tra", lmmo, signifas trairado. Kun tiu prepozicio ne rezulto gravas unuavice, sed la "kielado".
Mi iras tra la arbaro - mi estas ene kaj iras tiel, ke/kvazaŭ ĉiu arbaro estas trairanta/onta.
"Mi naĝis tra la rivero" - mi naĝis ene de rivero tiel, ke mi trairadis ĝin. Mi ne povas imagi ke alibordiĝon naĝan eblas kompreni en tiu senco - do mi uzus tranaĝi nur por indiki la naĝado laŭ la longo de rivero, sed ne laŭ ĝia larĝo.
Dankon.

Maksimo Maksimo 26 мая 2011 г. 26 мая 2011 г. у 10:32:54 UTC flag Report link Permalink

Estas ankaŭ dubinda la uzado de akuzativo kun "tra".

ludoviko ludoviko 26 мая 2011 г. 26 мая 2011 г. у 10:50:54 UTC flag Report link Permalink

Ankaŭ mi preferas "naĝis tra la rivero", sen fina -n.

Mi ne sukcesas kapti la diferencon inter la direkto de la tranaĝado, kiun faras vi, Maksimo. Do, ni imagu la situacion: Mi staras ĉe la bordo de la rivero, enakviĝas, naĝas kelkajn metrojn. Se tiam mi daŭrigas rekte antaŭen, ne flankiĝante, mi "naĝas trans la rivero", laŭ vi. Se mi flankiĝas direkten al la fonto ekzemple, mi "naĝas tra la rivero", laŭ vi.

Sed mi konsentas, ke mi "naĝas trans la rivero" signifas, ke fine mi alvenas je la alia flanko. Dume "tra la rivero" ne eksplicite informas pri la alveno je la alia flanko; oni povas marŝi tra la arbaro ĝis la domo meze de ĝi - kaj ne komplete trairi ĝin.

Laŭ mi la versio "Li naĝis tra la rivero al la alia flanko." devus esti en ordo ankaŭ por vi, Maksimo, ĉu?

(Mi petas pardonon, ke mia entuziasmo pri la detaloj komencas malgrandiĝi. Eble iu legi en gramatikaj verkoj - sed mi ne intencas fari tion. Do interkonsentu kun sigfrido, kiu estis jam tre afabla fari multajn ŝanĝojn provante plenumi niajn dezirojn...)

Maksimo Maksimo 26 мая 2011 г. 26 мая 2011 г. у 11:22:36 UTC flag Report link Permalink

Nu, mi opiniis grava almenaŭ trovi diskutindajn momentojn, kiuj postulos nian atenton estontece, ĉu?
Estas jam videbla ke ni iom diversece komprenas la prepozicion "tra".
Do, certe, restigu ni la frazon plu trankvila, dankon al vi kaj certe al Sigfrido kaj estu ni kolektantaj la sperton dum la onta legado en Esperanto. Ĉu? :)

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Журналы

This sentence was initially added as a translation of sentence #901472Il natis tra la rivero..

Li naĝis tra la rivero.

added by sigfrido, 24 мая 2011 г.

linked by sigfrido, 24 мая 2011 г.

linked by martinod, 24 мая 2011 г.

linked by martinod, 24 мая 2011 г.

linked by ludoviko, 24 мая 2011 г.

linked by ludoviko, 24 мая 2011 г.

linked by ludoviko, 24 мая 2011 г.

linked by ludoviko, 24 мая 2011 г.

Li naĝis tra la riveron.

edited by sigfrido, 24 мая 2011 г.

Li naĝis trans la riveron.

edited by sigfrido, 24 мая 2011 г.

Li naĝis trans la rivero al la alia flanko.

edited by sigfrido, 24 мая 2011 г.

Li naĝis tra la riveron al la alia flanko.

edited by sigfrido, 25 мая 2011 г.

Li naĝis tra la rivero al la alia flanko.

edited by sigfrido, 27 мая 2011 г.