
Ĉu tiu esprimo estas komprenebla por Esperanto-parolantoj, kaj ĉu ĝi bone komunikas la originalan "Na so was!"?

La franca esprimo,
Ça alors !
signifas "Wow!". La Esperanta "nu, tia!", laŭ mi, ne montras iun ajn konkretan signifon (nek de admiro, nek de surprizo, nek de io el tiuj sentoj aŭ aliaj).

Mi tute ne komprenus "Nu, tia!", se mi vidus ĝin tiel. Laŭ mi estas malbona traduko, kion oni ankaŭ ne uzas en Esperantujo.
Mi kredis, ke esocom eble miskomprenis la germanan esprimon. Oni en la germana ja povus diri "Na, sowas!" kiel respondon al la demando, kion oni celis aŭ kiel iu priparolita afero aspektis. "Was gefällt dir denn?" (Kio plaĉas al vi?) > "Na, sowas!" (Nu, tia!)
Sed temas ja pri alia afero: "Na so was!" esprimas surprizeton (ŝajne same kiel la franca?). Oni diras ĝin, kiam io ne atendita afero okazis, aŭ kiam iu rakontas pri iu stranga afero, kiun oni mem ne povus tuj klarigi.
Mi tamen ne povas trovi bonan solvon. Mi ne povas facile imagi, kion ni dirus esperante en tiu situacio... "Ho, strange!" aŭ "Ho ve!" ŝajnas al mi ne tro taŭga. "Nu, tia!" certe ne trafas la signifon. Eble ja ne ekzistas taŭga interjekcio kiel la germana "Na so was!" aŭ la franca "Ça alors !"

Se "na so was" estas simila al "uau" (brazila) aŭ "wow" (angla), do ĝi esperante estas "ho" por bona surprizo aŭ "ho ve" por malbona surprizo kaj bedaŭro. (http://reta-vortaro.de/revo/art/ho.html#ho.0)

Mi konsentas kun flipe, kvankam "Na so was!" ja ne 100% egalas al "Wow!" en la angla. Laŭ mi, la germana estas malpli emocia (oni ne diras ĝin pri grandegaj surprizoj, male al la angla).
Eble "Ho!" vere taŭgas ĉi tie, kvankam ĝi ne bone redonas la saman emocion kiel la germana vorto. Se ni ne trovas pli bonan same kutiman esprimon, oni eble traduku ĝin esperanten per "Ho!", aŭ eble per "Ho?" por pli bone montri la surprizon (la demandsignoj en la okuloj de la diranto). ;)

Laŭ ReVo, "aĥ" estis uzita por "was" germane (http://reta-vortaro.de/revo/art...ahx.0.KOMUNE).

Jes, "Aĥ!" verŝajne ankaŭ eblas, kvankam ĝi povus ankaŭ havi aliajn signifojn (plendo, ekzemple).

"kvankam ĝi povus ankaŭ havi aliajn signifojn"
Jes, sed ni ne povas pripensi vortojn de lingvo kvazaŭ estus identa al alia lingvo, eblegas ke ne ekzistas esperante, eskpresio por "no so was" havanta samilan ideon ke en la germana.

Jes, ekzakte. Tial oni trovu ion laŭeble similan. Laŭ mi, "aĥ" kaj "ho" ambaŭ funkcias. Mi iomete pli ŝatas vian proponon de "aĥ"...
Eble oni aldonu ambaŭ?
La aŭtoro de la frazo decidu, bonvole.
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #562575
hetê esocomra ame îlawekerdene, October 24, 2010
hetê esocom ra ame girêdayene, October 24, 2010
hetê Hans07ra ame îlawekerdene, September 24, 2011
hetê Hans07 ra ame girêdayene, September 24, 2011
hetê flipe ra ame girêdayene, October 5, 2011
hetê esocom ra ame pergalkerdene, October 5, 2011
hetê andrewgtreantos ra ame girêdayene, November 17, 2014
hetê sacredceltic ra ame girêdayene, February 6, 2016