menu
Tatoeba
language
注册 登录
language 中文(大陆简体)
menu
Tatoeba

chevron_right 注册

chevron_right 登录

浏览

chevron_right 随机句子

chevron_right 选择语言

chevron_right 选择列表

chevron_right 选择标签

chevron_right 选择音频

社群

chevron_right 留言板

chevron_right 用户列表

chevron_right 用户的语言

chevron_right 母语者

search
clear
swap_horiz
search

6104406号句子

info_outline Metadata
warning
您无法添加这个句子,因为以下句子已经存在。
句子#{{vm.sentence.id}}——属于{{vm.sentence.user.username}} #{{vm.sentence.id}}号句子
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star 此句属于母语者。
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
翻译的翻译
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} 已有的#{{::translation.id}}号句子被添加为翻译。
edit 编辑该翻译
warning 该句子不可靠。
content_copy 复制句子 info 前往句子页面
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} 缩小

评论

PaulP PaulP 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午12:58:01 flag Report link 永久链接

vidas → vidu

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午8:05:59 flag Report link 永久链接

Ĉu la formo „tia“ (anstataŭ „tian“) ne permesas nur rilaton al „li“? Komparu „Li venis sola“.

Esperantostern Esperantostern 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午8:14:26 flag Report link 永久链接

tia lau mi mallongigo de tiamaniere. Chu ne?

al_ex_an_der al_ex_an_der 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午9:06:29 flag Report link 永久链接

Por Pfirsischbäumchen:) Mi ne vidas eraron en la frazo.
PMEG donas jenan ekzemplon:
Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia.

Por Esperantostern: "tia" certe ne estas mallongigo de "tiamaniere".
(Sed oni povas diri, ke "tiel" estas ekvivalento de "tiamaniere".)

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午9:15:52 flag Report link 永久链接

Dankon pro la respondo, Alex! Ĉu la dirmanieroj „Mi ne volas, ke li vidu min tian“ aŭ „Ni vidis vin malsatan“ do estas malĝustaj? Kiel ŝanĝiĝus la situacio, se substantivo anstataŭus la pronomojn?

al_ex_an_der al_ex_an_der 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午9:42:54 flag Report link 永久链接

La frazo
„Ni vidis vin malsatan“
estas ĝusta, se vi povas anstataŭigi ĝin per
"Ni vidis vin, kiam vi estis malsata."
Analoge vi povas decidi pri la frazo „Mi ne volas, ke li vidu min tian.“
Se oni uzas "tian" temas pri kvalito, kiun mi havas en la momento, en kiu mi estas vidata.
Se oni uzas "tia" povas temi pri kvalito, kiun mi havas ĉiam.
Sed certe ekzistas ekzemploj, en kiuj (pro la naturo de la specifa afero)
ne aŭ apenaŭ estas diferenco inter "tia" kaj "tian".

Averto: Tio estis provo rapide doni mallongan respondon. Mi rekomendas ne simple fidi al mi, sed mem serĉi pli bonan kaj trafan klarigon -- kaj eble trovi eraron en mia respondo.

soweli_Elepanto soweli_Elepanto 2017年5月26日 2017年5月26日 UTC 下午10:10:43 flag Report link 永久链接

Mi proponus alian klarigon, kiu estas eble eĉ mala rilate al tiu fare de Aleksandro.

-- vidi min tian = vidi min, kiu estas tia = [RUS] видеть меня такого

-- vidi min tia = vidi min en tiu (ĉi) stato = [RUS] видеть меня таким

Eble, tiu diferenco aspektas tro malgranda, malgrava kaj apenaŭ sentebla por parolantoj de iuj lingvoj. Ĉiuokaze, ambaŭ variantoj estas gramatike bonaj kaj iliaj signifoj ordinare estas sufiĉe proksimaj.

al_ex_an_der al_ex_an_der 2017年5月27日 2017年5月27日 UTC 上午8:44:09 flag Report link 永久链接

Ho, kiel agrable estus, se Esperanto estus facila lingvo!
Mi nun sentas min nekapabla plu cerbumi pri tio.
Sed jen citaĵo el PMEG. Eble ĝi helpos.

"Se oni hezitas, ĉu priskribo de objekto estas rekta aŭ perverba, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Rektan priskribon oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Perverban priskribon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo:

Ĉu vi farbas la domon ruĝan? → Ĉu vi farbas ĝin?
Ruĝan estas rekta priskribo.

Ĉu vi farbas la domon ruĝa? → Ĉu vi farbas ĝin ruĝa?
Ruĝa estas perverba priskribo.

-------------------------------------------------------------------------

Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. → Mi vidis ilin forirantaj per trajno.

Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne ŝanĝiĝu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu n-finaĵon. La senco estas:

Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno.

-------------------------------------------------------------------------------------

(Anstataŭ forirantaj oni ankaŭ povas uzi i-verbon:

Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.)

Se oni dirus forirantajn, la senco fariĝus:

Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis forirantaj per trajno. Aŭ:
Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forveturantaj per trajno."

Fonto: http://bertilow.com/pmeg/gramat...a/objekto.html

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月27日 2017年5月27日 UTC 下午5:08:53 flag Report link 永久链接

Fakte ĉi tiu afero estas tre konfuza, kaj ŝajne ne ekzistas konsento. Laŭ la ekzemploj en PIV oni diru: „Vi farbis la domon ruĝe.“ Laŭ mia kompreno „vi farbis la domon ruĝa“ signifas „vi farbis la domon, kaj vi estis ruĝa“ (komparu „vi farbis la domon sola“, „vi“ kaj „ruĝa“ kongruas), kaj „vi farbis la domon ruĝan“ havas la saman signifon kiel „vi farbis la ruĝan domon (eble en alian koloron)“. Por la sama kaŭzo mi volas skribi „mi ne volas, ke li vidu min tian“ (aŭ eĉ „tian min), ĉar „tian“ ja rilatas al „min“ kaj do havu la saman kazon. Sed mi scias, ke oni ne parolas tiel, kaj pensi konfuzas; do mi kutime provas eviti la problemon per netraduko aŭ vortigo senproblema. ☺

PaulP PaulP 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 上午10:09:30 flag Report link 永久链接

Lisa: Laŭ la ekzemploj en PIV oni diru: „Vi farbis la domon ruĝe.“

Ĉuuuuuuuuuuu? Ne laŭ mia ekzemplero de PIV. La vorto „ruĝa” estas tie perverba priskribo de objekto, do adjektivo, kiu rilatas samtempe al la verbo kaj al la objekto. Vi povas legi pli tie:

http://bertilow.com/pmeg/gramat...a/objekto.html

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 下午2:55:57 flag Report link 永久链接

farbi (tr) Ŝmiri per farbo(j): blanke farbita ligna kradaĵo (Z); la boato estis farbita ruĝe k blanke (Z).

PaulP PaulP 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 下午3:17:57 flag Report link 永久链接

Jes, sed tio gramatike estas tute alia afero. Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo.

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 下午3:40:53 flag Report link 永久链接

Do oni diru „Oni farbis la domon ruĝa“, sed „La domo estis farbita ruĝe“ estas gramatike tute alia afero. Ĉu?

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 下午3:47:40 flag Report link 永久链接

La revortigo „tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa“ ŝajnas al mi adverba. Evidente mankas al mi kompreno. Eble mi ne plu pensu pri tio. :-(

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月28日 2017年5月28日 UTC 下午3:53:20 flag Report link 永久链接

Ĉu oni povas diri „Vi farbis la domon per la koloro ruĝo“? – Mi kredas, ke mi nun komprenas ankaŭ vian vidon.

PaulP PaulP 2017年5月29日 2017年5月29日 UTC 上午7:55:07 flag Report link 永久链接

> La revortigo „tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa“ ŝajnas al mi adverba.

esti, iĝi, estiĝi, fariĝi ... ĉiuj tiuj verboj postulas adjektivojn.

> Ĉu oni povas diri „Vi farbis la domon per la koloro ruĝo“?

Jes, certe.

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2017年5月30日 2017年5月30日 UTC 上午12:23:27 flag Report link 永久链接

Mi ne dubas pri tio, kion vi skribas, sed la vortgrupon „per la koloro ruĝo“ oni povas anstataŭigi per „ruĝe“, ĉu ne? Mi atingis la konkludon, ke oni povas analizi la problemon en du manieroj. ☺

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

历史记录

This sentence was initially added as a translation of sentence #6103283Ich will nicht, dass er mich so sieht..

Mi ne volas, ke li vidas min tia.

2017年5月26日由 Esperantostern 添加

2017年5月26日由 PaulP 链接

2017年5月26日由 PaulP 链接

Mi ne volas, ke li vidu min tia.

2017年5月26日由 Esperantostern 编辑