pri la dorso au pro la dorso?
Eble "en" la dorso, aŭ "koncerne la dorson". Se vi akceptas tiun lastan esprimon, ĝi miaopinie estas pli proksima al "pri la dorso" ol al "pro la dorso".
Ĉu vi konsentus pri "koncerne"? Mi ŝanĝus la verbon (aŭ aldonus tradukon kun tiu vorto).
Se la frazo dirus "pro hernio en la dorso", mi tute konsentus. Sed la esprimo "pro la (ekzisto de) dorso" ŝajnas al mi iom stranga.
La frazo "Pro mia dorso mi havas problemojn", estas pli bone komprenebla ol "Pri mia dorso mi havas problemojn". La dorso estas la kaŭzo de viaj problemoj, tial "pro".
Ĉu do la senco de prepozicio ŝanĝiĝas, kiam oni ŝanĝas ĝian lokon en la frazo?
Mi opinias, ke problemoj "pro la dorso" signifas ĉiam "pro la dorso en sia nuna stato" kaj tio ŝajnas al mi ne stranga, sed tre glate kaj facile komprenebla precioe se temas pri doloroj senteblaj en la dorso aŭ havantaj sian originan kaŭzon tie. La uzo de "pri" laŭ mi ne estas eraro kaj povas esti la pli trafa esprimo, kiam ne temas pri doloroj aŭ ia kaŭzo-efiko-rilato. Tamen, rigardinte la aliajn tradukojn, mi same kiel fekundulo preferas en tiu ĉi frazo la uzon de "pro".
Bone. Mia lasta komputada ago hodiaŭa... ne! Mia unua komputada ago hodiaŭa estas ŝanĝo de vokalo.
Bonan nokton al vi! Mia lito atendas!
Etiquettas
Vider tote le etiquettasTexto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #2042001
addite per GrizaLeono, 30 de januario 2013
ligate per GrizaLeono, 30 de januario 2013
ligate per fekundulo, 31 de januario 2013
modificate per GrizaLeono, 2 de februario 2013