
Kio estas "dato"?

"Preciza tempo de ia okazaĵo" ekzemple diras ReVo
(http://www.reta-vortaro.de/revo/)
Sed oni ankaŭ parolas pri dato, se temas pri la ekzakta tempo, kiam oni estas registrita por esti akceptata ekzemple ĉe kuracisto.

Mi pensis, ke ĝi estas mistraduko de la angla "date".
Via signifo de la vorto ŝajnas al mi eble iom akceptebla nur en kunteksto kiel (sed mi ne povis ne anstataŭigi ĝin, eble malprave, per "tago"):
"— Saluton, mi dezirus viziti okuliston.
— …(pordatserĉa paŭzo)…
— Mi ŝatus iun tagon proksime/proksiman al la 7-a."

Mi pensas, ke la ĝusta traduko por la angla "date" estus "rendevuo". Sed por "appoointment" aŭ la germana "Termin" mi verdire ne konas pli bonan tradukon ol "dato".
Cetere ĝi laŭ mia scio ankaŭ vere estas uzata tiamaniere. Ekzemple: "Ankoraŭ haveblas la 23a kaj la 24a de Aŭgusto. Kiun daton vi preferas?"
Ετικέτες
Εμφάνιση όλων των ετικετώνΚατάλογοι
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRΑρχεία καταγραφής
This sentence was initially added as a translation of sentence #439872
προσθήκη από jxan, την 5 Νοεμβρίου 2010
σύνδεση από jxan, την 5 Νοεμβρίου 2010