Du imperativoj en unu frazo, ĉu tio eblas? Mi proponas aŭ separigi la "bonvolu" per komo, skribi "mi petas" post komo aŭ meti la "bonvolu" al la komencon de la frazo kaj ŝanĝi "faksu" al "faksi" (Bonvolu faksi...).
interesa demando! Certe ĉiuj viaj versioj bonas. Mi ŝanĝos al via unua.
Tamen, ĉu mia versio ne permesatas? Bedaŭrinde NPIV ne traktas la aferon, la vorton bonvolu nur en rimarko, sen ekzemploj.
Kvinan version mi trovis: #48210 bonvole pardonu...
Mi dezirus havi daŭrigon de la libro de Zamenhof "lingvaj respondoj"
La aldonita komo ne vere ŝanĝas la gramatikon, buŝe tute ne.
La duobla -u faksu + bonvolu plibonigas la ĝentilecon, same kiel en franca. Oni ja ofte komencas longan frazon kaj aldonas la ĝentiligan bv. fine.
Fakte ankaŭ mi preferas "Bonvole faksu...", sed mi ne proponis ĝin, ĉar en la PMEG mi legis, ke ĝi ne ĝustas (bedaŭrinde sen klarigo kial). Hmm... tiun Zamenhofan libron mi tute ne konas, sed sonas interesa. Mi kelkfoje miras pri certaj detaloj en la gramatiko kaj kelkajn aferojn ne povas trovi en la PMEG.
标签
查看所有标签Sentence text
License: CC BY 2.0 FR历史记录
This sentence was initially added as a translation of sentence #11535
2010年12月5日由 Hans07 添加
2010年12月5日由 Hans07 链接
2011年2月24日由 Hans07 编辑
2011年4月12日由 martinod 链接
2011年4月12日由 martinod 链接
2011年4月12日由 martinod 链接