verda, ĉu ne?
Ne laŭ https://vortaro.net/#farbi_kd.
Uzu a-vorton, ĉar la barilo nun *estas* verda: tio estas logiko, kiun oni aplikas (ekzemple) en la angla lingvo.
Pri la zamenhofaĵo: jes, mi konas ĝin, kaj mi pensis ke li ie poste ŝanĝis sian opinion. Tamen mi nun ne trovas la fonton.
En lernu.net troviĝas la jenaj ekzemploj:
La pentristo pentras la virinon nudan. (Ŝi en la realo estas nuda, sur la pentraĵo ni ne scias.)
La pentristo pentras la virinon nuda. (Ŝi sur la pentraĵo estos nuda, sendepende de la realo)
La pentristo pentras la virinon nude. (La pentristo estas nuda, pri la virino ni scias nenion.)
La frazo "La barilo estas farbita verda." jam ekzistas en https://tatoeba.org/de/sentences/show/12043260 Do, kion fari?
Estas du ebloj. Vi povas korekti al "verda" kaj tiam la sistemo post kelkaj minutoj aŭtomate ligos la du frazojn kaj iliajn tradukojn. Sed vi povas ankaŭ fari du aferojn: kaj ŝanĝi al "verda" kaj ŝanĝi ekzemple "barilo" al la sinonimo "krado". Tiel via frazo restos unika.
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #363414
hetê Tlustulimura ame îlawekerdene, October 24, 2011
hetê Tlustulimu ra ame girêdayene, October 24, 2011
hetê marcelostockle ra ame girêdayene, July 13, 2012
hetê PaulP ra ame girêdayene, November 6, 2023
hetê PaulP ra ame pergalkerdene, November 23, 2023