
licas > rajtas
(lici havas alian signifon)

Dankon. Mi aldonis necesan prepozicion "al" antaŭ "mi".
Ŝajnas al mi, ke nun "licas" taŭgas tie ĉi: http://vortaro.net/#lici

Taŭgas gramatike, sed estas tamen sufiĉe strange en tiu kunteksto. Lici vere estas kutime uzata pri oficialaj situacioj, ne simple tiam, kiam iu povus diri: "Ne, bonvolu veni sola al mia festeto." Do mi ne vere povas imagi situacio en kiu via frazo estas taŭga ankaŭ laŭ la senco...
Kutime oni ja vere ĉiam diras nur "rajti" (aŭ kelkfoje "povi", kiu estas tamen malpli bona).

Indas, ke mi pripensu tion dum iom da tempo...

Ĉu vi sufiĉe pripensis, Soweli ;-)

Ankaŭ mi subtenas la proponon de Vortarulo,
kiu rekomendis uzi "rajtas" kaj laŭ mi konvinke klarigis la kialon.

Nu, estas ja certa diferenco inter konceptoj "rajti" kaj "lici".
Ekzemple, nemalmultaj (ne tute ordinaraj) homoj _ne_rajtas_, samkiel ĉiuj ceteraj, malobei la trafikregularon. Tamen ja _licas_ al ili stiri spite al ĉiuj reguloj, ĉar leĝo tute ne egalas al realo.
标签
查看全部标签列表
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
历史记录
搿则句子最早是作为句子#1754387
August 5, 2012 soweli_Elepanto 添加
August 5, 2012 soweli_Elepanto 链接
July 21, 2015soweli_Elepanto 编辑