Matenmanĝis aŭ tagmezmanĝis? En la germana kaj la franca estas tagmezo.
Kara Fekundulo. Mi bone konscias, ke la aferoj ŝanĝiĝas, kaj ke por naciaj lingvoj mankas PIV aŭ ReVo. La senco de la vortoj ŝanĝiĝas laŭtempe kaj laŭmode. Mi volonte dividos mian scion pri tia ŝanĝiĝo kun vi kaj kun niaj karaj Tatoebaj samideanoj:
Kiam mi lernis la francan en la lernejo, nia instruisto pri la franca klarigis al ni la vorton "déjeuner" (Vere! miatempe la flandroj ankoraŭ lernis la francan en la lernejo! Kaj jes, vi pravas, mi jam maljuniĝas): Ĉar dum la nokto oni ne manĝintis, oni do fastis, kaj matene oni estis "à jeun" (= nemanĝinta). Simple, ĉu ne? Kiam oni manĝis, oni "déjeunait"... Poste oni ne plu estis "à jeun".
Iuj (verŝajne flandraj junulinoj, kiuj estis servantino en Bruselaj riĉaj familioj flustris tion) jene klarigis la fonon de la ŝanĝiĝo: En Bruselo, la riĉuloj, kiuj kompreneble parolas france, longe dormas, ĉar dum la nokto ili devas okupiĝi pri Kulturo (grandlitere, atentu!) Kiam ili fine ellitiĝas, jam pasis tagmezo (onidire riĉuloj neniam altabliĝis antaŭ la dektria). Tial ili konfuzas matenmanĝon kun tagmanĝon...
Nu, serioze... estas diferenco inter belga kaj franca "déjeuner", kaj vi rajtas pruntepreni miajn frazojn por sendi ilin al Tatoeba :)
Kara Leono,
Mi bedaŭrinde neniam lernis la francan en lernejo, nek la germanan, nek la berberan. Domaĝe ke nun ekzistas malakordo inter la tradukitaj frazoj, nome, berbere kaj germane 'meztag' kaj esperanto kaj hebree 'maten'. Vi povus ŝanĝi aŭ indiki per etikedo, ke la signifo estas ŝanĝita. Dankon.
Mi simple maladoptis la frazon. Ekde nun ĉiu povos adapti ĝin kaj ŝanĝi ĝin laŭdezire :)
Kara GrizLeono. Pro via klarigo mi etikedis la francan frazon "ambiguous".
@fekundulo. Se la originala frazo estas dusenca, kompreneble povas ekzisti malakordo inter la tradukitaj frazoj.
Manĝkutimoj varias laŭ la socio kaj la epoko.
@Griza Leono. Bonvolu readopti vian frazon, kaj mi pensos pri kie meti la germanan "zweites Frühstück" (dua matenmanĝo") kaj la angla "brunch" (kombino de Breakfast kaj Lunch).
Mi erare fortranĉis la frazon "mi tagmanĝis" kaj nun mi ne povas trovi ĝin. Mi metis klarigon ĉe la franca frazo,do GrizaLeono tute pravas.
Dankon, kara Dejo.
Se mi bone komprenis, mi ne plu maltrankvilu pri la demando, ĉu "déjeuner" temas pri matenmanĝo aŭ tagmanĝo.
ne maltrankviliĝu, kaj rigardu nun la vigla diskuto ĉe la franca frazo.
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #4934239
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #5008231
Цэтлікі
Паглядзець усе цэтлікіSentence text
License: CC BY 2.0 FRЖурналы
This sentence was initially added as a translation of sentence #2201218
added by GrizaLeono, 8 лютага 2013 г.
linked by GrizaLeono, 8 лютага 2013 г.
linked by fekundulo, 9 лютага 2013 г.
linked by GrizaLeono, 9 лютага 2013 г.
unlinked by Dejo, 9 лютага 2013 г.
edited by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
unlinked by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
linked by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
unlinked by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
edited by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
unlinked by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
linked by al_ex_an_der, 11 лютага 2013 г.
linked by Horus, 25 лютага 2016 г.
linked by PaulP, 12 сакавіка 2016 г.
linked by Horus, 25 сакавіка 2016 г.