Esperanto: "... ekformiĝas", ne "formiĝas".
Laŭ http://bertilow.com/pmeg/gramat...roloj/igh.html :
"Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato."
Do ŝajnas al mi, ke la sufikso jam esprimas la komenciĝon de la formado.
Ĝustas ke "IĜ-verboj montras transiron al nova stato", sed tiu transiro estas (longdaŭra) proceso ... kaj la IĜ-verbo ne montras la komencon de tiu transiro, sed la proceson resp. transiron mem!
Estas kiel en la franca:
fr: former = eo: formi,
fr: se former = eo: formiĝi,
fr: commençer à se former = eo: ekformiĝi (aŭ: komenci formiĝi)
En la angla "... begins to form" la proceso-indikantan refleksivan "themselves" estas implicita en la ne-transitiva uzo de "to form" kaj pro tio ne menciita.
Ankaŭ la japana uzas "komenci": "... ashi ga hae-hajimeru" (ashi = piedoj, ga = "nominativo", hae(ru) = kreski, hajimeru = komenci/komencas).
Pro tio mi pensas ke la originalaj frazoj pri la ranidoj klare esprimas la ideon ke la proceso (transiro) ne simple okazas, sed KOMENCAS, kaj pro tio mi petas vin korekti vian tradukon.
Laŭ via deziro!
Dankon!
piedoj OR kruroj?
Kruroj. Dankon!
"kruroj" ĝustas. Mi ne konsciiĝis pri tiu eraro, ĉar mi normale parolas lingvon en kiu "kruro" kaj "piedo" estas la sama vorto.
Al Algoviano.
Tio estis ankaŭ la kaŭzo de mia eraro.
Bedaŭrinde tiaj influoj kaŭzis, ke multaj ne (plu) scias, ke
kruro + femuro = gambo
Unterschenkel + Oberschenkel = Bein
Al Alexander:
eĉ la Akademio ne scias tion, ĉar la radiko "gamb" estas neoficiala. :-)
La kruroj estas vorta problemo en multaj lingvoj - ankaŭ en Esperanto. Laŭ mia scio nur en faklingvo la suba membro de homoj kaj de similaj bestoj (tetrapodoj) estas subdividita en femuro(fakl.) + genuo(fakl.) + kruro(fakl.) + piedo(fakl.). Sed en nefaka lingvo la tuta membro estas simple "kruro", okaze de homoj kaj bestoj. Se temas pri bestoj kun tre diversa anatomio kiel ekz. la formiko, ankaŭ la vorto "piedo" uzeblas por nomi la tutan membron. La rano estas tetrapodo, do ĝiaj kvar antaŭaj kaj malantaŭaj membroj nomiĝeblas "kruroj".
Al Algoviano:
Dankon pro via klarigo.
@algoviano
"la suba membro de homoj kaj de similaj bestoj (tetrapodoj) estas subdividita en femuro(fakl.) + genuo(fakl.) + kruro(fakl.) + piedo(fakl.)"
Pri tio regas plena konsento inter ni.
Sed kial nur en faka lingvo. Ĉu la vortoj, kiujn vi nomis, estas fakaj vortoj. Mi konas ilin, kiel vortojn de la ĉiutaga lingvo.
La tuta membro fakte estas tre ofte nomata kruro kaj tio iĝis eĉ unu el la signifoj registritaj en PIV. Tre verŝajne tiu ekuzo de kruro okazis pro la forta influo de la rusa lingvo precipe en la komenca periodo de Esperanto.
Sed kiom multe fieras la esperantistoj pri sia klara kaj preciza lingvo? Ĉu tio estu vero aŭ nura espero? Mi preferas la unuan eblon kaj tial mi neniel sentas devon partopreni en la cementado de konfuza(mis)uzo de vorto.
@GrizaLeono
Ke "gambo" ĝis nun ne eniris en oficialan aldonon de la Akademio, tio diras multe pli pri la akademianoj kaj ilia labormaniero ol pri la vorto gambo.
Al Alexander,
Mi konsentas pri via iom amara rimarko.
Mi povas nur proponi la radikon al la listo "radikoj oficialigindaj"... Sed unue mi bezonas dormon :-)
Ankaŭ mi konsentas ke "gamb-" estas oficialiginda. Sed mi pensas ke ankaŭ por brako mankas klaraj vortoj. La faklingva "brako" estas nur de la ŝultro ĝis la kubuto, sed en normala lingvo ĝis la mano. Kaj: ĉu "brako" inkludas la manon? ĉu "gambo" inkludas la piedon?
Al Algoviano:
En la nederlanda ni povas distingi inter "bovenarm" kaj "onderarm" (supera brako kaj malsupera brako). Ĉu tiu "malsupera brako" inkluzivas la manon, mi ne certe scias.
Mi supozas, ke homoj, kies gepatra lingvo similas al "gambo" (i.a. la franca "jambe", la itala "gamba"), kaj kiuj tute ne komprenas per tiu vorto la samfunkcian organon de insekto aŭ rano, ne emas uzi la vorton "gambo" por indiki la kruron de ekzemple moskito.
Kiel oni nomu la subtenilojn de tabloplato? Ĉu piedoj? Ĉu kruroj? Ĉu gamboj?
Ĉu ni kapablus trovi (kunmetitan) vorton por indiki la kompletan organon, kiu servas al bestoj por deloki sin?
Ĉu ni nomu la antaŭajn piedojn/gambojn/krurojn de rano "brakoj"?
Hmm... jen relative malfacila problemo, ĉu ne? Kaj malfacila tasko por akademianoj!
Amike salutas Leo
Al GrizaLeono:
Dankon por via klarigo. Ankaŭ la germana brako "der Arm" estas subdividita en "der Oberarm" kaj "der Unterarm". Kaj la germana kruro/gambo estas subdividita en "der Oberschenkel" kaj "der Unterschenkel", la tuto estas "das Bein", kaj la piedo estas "der Fuß". Sed en la ŝvaba (sudgermana dialekto, mia kutima lingvo) la tuta kruro/gambo nomiĝas "dr Fuas" (plurale "d' Fias"), same kiel ankaŭ la piedo ...
Kaj alie ol la germana "das Bein" la ŝvaba "s'Boi" signifas "la osto", simile al la angla "the bone". Kiam mi komparis la situacion en kelkaj aliaj lingvoj, mi trovis ke la problemo kun la kruroj estas vere multlingva problemo.
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #10823
hetê GrizaLeonora ame îlawekerdene, October 15, 2010
hetê GrizaLeono ra ame girêdayene, October 15, 2010
hetê GrizaLeono ra ame pergalkerdene, October 15, 2010
hetê algoviano ra ame girêdayene, November 22, 2010
hetê GrizaLeono ra ame pergalkerdene, November 24, 2010
hetê martinod ra ame girêdayene, January 23, 2012
hetê martinod ra ame girêdayene, January 23, 2012
hetê martinod ra ame girêdayene, January 23, 2012
hetê GrizaLeono ra ame pergalkerdene, November 1, 2013
hetê Aleksandro40 ra ame girêdayene, February 28, 2015
hetê glavsaltulo ra ame girêdayene, July 18, 2021