Laŭ la germana kaj la angla tradukoj:
transdonu (aŭ pli simple "donu"?)
Ĉar kiel ofte Esperanto estas pli ekzakta ol la naciaj lingvoj, mi elektis redonu. Hejmtaskoj oni faras hejme kaj pro tio oni devas aŭ redoni aŭ transdoni en la lernejo, ĉu ne?
"redoni" signifus "denove doni". Por ĵus farita hejmtasko tio ŝajnas al mi neebla.
danepo pravas. Redoni estas en la angla p.e."give back" kaj en tiu senco mi uzis ĝin ankaŭ laŭ la logiko. La prefikso "re-" signifas denovan donon ree al la origina instanco aŭ loko.
Mi ne vidas tiun rimarkon de danepo, kaj ne komprenas kiel oni povas redoni ĵus faritan hejmtaskon al iu kiu neniam vidis ĝin.
Kial ne simple "doni"?
Sed eble temas ne pri farita laboro, sed pri la tasko mem: tiun oni ja povas redoni al la taskinto...
Ĉu mi pripensu, kio okazos, se la lernanto redonas la taskojn ne plenumitaj? Ne. Tion pripensu aŭ elprovu la lernanto mem! Kompreneble Martinod pravas en tio, ke la instruiston fakte ne interesas la taskoj, sed la solvoj de la tasko. Tamen kion fari? Iĝis silenta konsento inter lernantoj, instruistoj kaj aliaj nomi ankaŭ la solvojn de la taskoj "taskoj", eĉ se logiko estas io alia. Ĉu nun Esperantostern vizitu ĉiujn lernejojn kaj grimpu en granda paŭzo sur rubujon por krii: "Hej, vi nazmukuloj, nun vi ĉiuj aŭskultu min kaj ekde morgaŭ vi aperas en la lernejo kun solvoj de hejmtaskoj en la poŝo, ne kun hejmtaskoj! " (?) Ĉu li sukcesus? Mi supozas, ke Esperantostern havas mulatjn admirindajn kapabloj, sed tamen - dirite sincere inter ni - mi dubas, ĉu li sukcesus per tio, kaj mi eĉ kredas, ke la AKADEMIO DE LA LINGVO FRANCA aŭ iu alia akademio havus ŝancon je sukceso. Tamen, tiu, kiun tro maltrankviligas ĉio ĉi, eble uzos "hejmlaboraĵo" - sed tiu ne miru, se baldaŭ alvenos alia, kiu klarigos, ke hejmlaboraĵo signifas ion tute alian.
Hejmtasko aŭ hejmlaboraĵo: fakto estas ke neniu instruisto akceptus ke oni simple "redonus" kion li donis.
@martinod Mi bone komprenas kion vi celas.
Kvankam estas imagebla reala instruisto, kiu diras "Vi redonu viajn hejmtaskojn ĝis vendredo." , sed komprenas "Vi redonu viajn hejmtaskojn plenumitaj / plenumitajn hejmtaskojn ĝis vendredo." La vorto "redoni" sekvas la, ni diru ĉiutagan logikon de la popolo, kiu trovas tute ne ordo, ke post kiam la instruisto donas ion, nun la lernanto devas ion redoni, ne tro multe cerbumante kiel nomi la redonaĵon. - Tamen tio ne estas bona lingva ekzemplo, se eblas alia solvo, ĉu ne? Tio indas pripenson. Entiu kazo ankaŭ pro tio ke la angla variaĵo diras "hand in" kaj la germana "einreichen", kiujn mi ĝenerale tradukas per "transdoni".
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Dekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #520684
hetê Esperantosternra ame îlawekerdene, December 3, 2010
hetê Esperantostern ra ame girêdayene, December 3, 2010
hetê Muelisto ra ame girêdayene, December 3, 2010
hetê Esperantostern ra ame pergalkerdene, November 25, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, November 25, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, November 25, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, November 25, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024
hetê martinod ra ame girêdayene, March 12, 2024