Ĉu angla "lock the door" ne estas pli bone tradukita kiel "rigli la pordon"?
Saluton,
Kiel vi tradukus "sxlosi la pordon" en la anglan? Cxu vi povus diri ion krom "lock the door"? Mi sciemas tion. (Mia gepatra lingvo ne estas la angla.)
Dankon.
> Kiel vi tradukus "sxlosi la pordon" en la anglan?
Mi tradukus ĝin: "shut the door".
Sed la angla frazo ja estas la originala frazo, kiun vi deziras traduki.
Suplemento: La angla "lock" signifas "barilo", "kliko" aŭ similajn.
Kaj "to lock something" signifas "rigli ion" (laŭ miaj vortaroj).
Amike
Eble mi eraras, tamen cxu:
1- shut ne signifas fermi?
2- ni per sxlosilo ne sxlosas (seruron de ) pordo(n)? (=lock the door)?
3- rigli ne okazes sen sxlosilo kaj seruro? Sed pere de ia riglilo sen sxlosilo?
Dankegon por via atento kaj tempo, mi atendas vian opinion.
Viaj punktoj 1 - 3 ĝustas.
Kaj "to lock a door" mi komprenus, kiel via tria punkto.
Tia ja estas la origina angla frazo.
Amike
Kara samideano,
Tamen laux mia punkto 2, kiun vi jam akceptis, to lock = sxlosi, cxu ne?
Kaj, kiel dirite, laux mi, kiam vi uzas sxlosilon, en la angla vi povas/devas uzi verbon to lock.
Redankon.
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Dekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #39087
hetê mamduhira ame îlawekerdene, January 15, 2011
hetê mamduhi ra ame girêdayene, January 15, 2011
hetê Muelisto ra ame girêdayene, January 15, 2011
hetê PaulP ra ame girêdayene, April 13, 2018