Responde al danepo...
Mia propono estas:
"Finfine vi ja edziniĝos en junio."
Se vi ŝatas uzi la esprimon "ジューンブライド", tiam
"Finfine vi fariĝos junia novedzino."
Lastatempe mi trovis amason da anglaj frazoj, kiuj havas nur japanan tradukon. Ĝis nun ŝajne neniu alilingvano sukcesis kompreni kaj traduki ilin. Kutime mankas nomo de posedanto.
Mi supozas, ke temas pri frazoj el la libro de Kanaka.
Mi ne scias, kio estas la libro de Kanako. Bonvolu doni al mi iom da informoj pri ĝi.
Kiam mi tradukis la retejan tekston por Tatoeba, mi legis, ke japana instruisto aŭ profesoro (la diferenco ne videblas en la angla), sinjoro Tanaka, donis al siaj studentoj la taskon serĉi frazojn, kaj traduki ilin en la anglan. Sinjoro Tanaka kolektis ĉiujn taskojn en la libro Kanaka. La enhavo estis uzita kiel unua frazaro de Tatoeba.
Antaŭ kelka tempo mi ie legis, ke la enhavo de Tanaka (la libro, kompreneble) troviĝas ie en interreto.
Serĉinte ĉe Google per la serĉtermino Kanaka+Tatoeba, mi ĵus trovis tekston pri tio ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/Tatoeba
Mi devintus unue serĉi tie...
@ Danepo
Mia cerbo ne taŭgas por memori nomojn de personoj...
Do Tanaka kaj Tatoeba kun samaj komencliteroj :)
Dankon pro via rimarkigo!
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Ma hema nêeşkenîme dîyar bikerîme ke na cumle açarnayîşêk ra virazîyaya yan ney.
hetê endamêko/a nenas/e ra ame girêdayene, tarîx nêzanîyeno
hetê endamêko/a nenas/e ra ame îlawekerdene, tarîx nêzanîyeno
hetê danepo ra ame girêdayene, August 7, 2012
hetê danepo ra wedarîya, August 7, 2012
hetê CK ra ame girêdayene, August 8, 2012
hetê CK ra ame girêdayene, October 4, 2012