
La vivo estas tio, kio okazas al vi, *DUM vi okupiĝas pri aliaj planoj.

Dankon! Mi korektis la frazon, kvankam laŭ mia opinio ankaŭ la formo "dume" estas tute korekta kaj komprenebla.

Kara Muelisto:
Dankon pro la atento kaj akcepto al mia sugesto. Laŭ mia scio, estas malkorekta kaj nepre evitinda la uzado de la adverbo dume en la senco de la konjunkcio dum.
Dum estas subordiga konjunkcio signifanta "en la tempo, kiam". Ekzemple: forĝu feron, dum ĝi estas varmega; dum vi estos feliĉaj, vi havos multajn amikojn; dum vi paroladis, li dormis.
Dume estas adverbo havanta la signifon:
1. Intertempe, dum tiu tempo. Ekz-e: ili sin pretigis, ni dume babilis; dume oni alvenis al la manĝejo.
2. Provizore, ĝise. Ekz-e: ni dume lasu flanke tiun demandon; estas pli prudente akcepti dume la lingvon en ĝia nuna formo.
3.Kontraste kun tio; kontraŭe; malgraŭe; tamen. Ekz-e: principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio ili ŝajnis al mi tute bona.
Tagiau
Gweld pob tagRhestri
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRCofnodion
This sentence was initially added as a translation of sentence #71
ychwanegwyd gan Muelisto, 23 Medi 2010
cysylltwyd gan Muelisto, 23 Medi 2010
golygwyd gan Muelisto, 24 Medi 2010
cysylltwyd gan Pharamp, 25 Mai 2014
cysylltwyd gan PaulP, 17 Hydref 2015