
Mi kutime rehejmeniras je la kvara.

Mi kutime rehejmenirAS je la kvara.

Kial "re-"?
Vi ja tradukis la francan frazon kaj ĝi ja nur nomas:
"Mi kutime iras je la kvara." Ĉu ne?

Mi kutime rehejmeniri je la kvara. --> rehejmenirAS ... je la kvara HORO. (La frazo apartenas al linkmauve).

Jes Leo, certe vi pravas.
Sed fakte la frazo de "linkmauve" ne estas traduko de la franca frazo, kvankam ili estas ligitaj.

Eble mi tradukante rigardis la anglan frazon. Mi ne plu scias. Mi konfesu, ke komence mi ne akurate sekvis la regulojn, kiujn mi ĵus fintradukis hieraŭ vespere "How to be a good contributor in Tatoeba".
Nu, la franca frazo "Je rentre habituellement à quatre heures." precize diras "Mi kutime rehejmeniras je la kvara horo." kaj lan angla "I usually go home at four." diras "Mi kutime hejmeniras je la kvara".
Kion mi povas fari por ĝustigi la situacion?

Leo, mi ne estas fakulo de la franca, sed bonvolu klarigi al mi la sekvon.
"Je rentre" = mi iras, mi revenas, mi reiras, ...;
"habituellement" = kutime
"à quatre heures" = je la kvara horo.
Sed kie mi povas vidi, ke vi iras hejmen (rentrer à la maison) aŭ rehejmeniras (rentrer chez soi)?
La franca certe estas pli facila ol la germana, ĉu ne? ;D
Amike

Pardonu mian malfruan reagon... estas multaj farendaĵoj ĉi tie.
Je rentre habituellement à quatre heures.
La franca verbo "entrer" signifas "eniri". Mi supozas, ke la komenca ro signifas "re-". Ĉiukaze "rentrer" signifas "rehejmiĝi" (laŭvorte "re-eniri la hejmon)
Cetere "rentrer" kaj ties derivaĵoj havas plian dekon aŭ dudekon da signifoj... laŭ la kunteksto.
Mi ne certas, ĉu ĉi tie temas pri "iri hejmen" aŭ "reiri hejmen". Supozeble la "mi" el la frazo jam antaŭe iris hejmen, do nun "reiras"... Sed la "re-" ne malhaveblas.
Ĉu la franca estas pli facila ol la germana... mi ne certas. Mia gepatra estas la flandra, kiu sufiĉe similas la germanan, dum la franca estas latinida, tute alia. Sed ni dum longa tempo studis la francan (cetere mia edzino estas denaske franclingva) kaj la germanan nur mallonge.
Pri unu fakto ni verŝajne tute konsentas: kaj la franca kaj la germana kaj la nederlanda (kiel fremdlingvoj) estas multegoble pli malfacilaj ol ... EO :-)
Amike salutas Leo

Dankon pro via klarigego.
Mi ne sciis, ke "rentrer" ankaŭ signifas "reiri HEJMEN".
Mia sola problemo nur estis la netrovado de la signifo "hejmen" ie en la franca frazo.
Sed nun multajn salutojn kaj ĝis baldaŭ
Klaus-Peter

Ĉar Linkmauve jam delonge ne plu reagas, mi proponas al la moderiganto korekti aŭ forigi tiun kriplan.

Al la moderiganto:
Linkmauve jam delonge ne plu reagis. Ĉu vi bonvolus korekti la frazon aŭ forigi ĝin?
Antaŭdanke salutas Leo

Linkmauve doesn't respond, so I corrected the sentence.
Korektite.
If you believe this sentence should be rephrased, please comment on the current version.
Цэтлікі
Паглядзець усе цэтлікіSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Журналы
This sentence was initially added as a translation of sentence #7058
added by linkmauve, 13 ліпеня 2010 г.
linked by linkmauve, 13 ліпеня 2010 г.
edited by linkmauve, 18 ліпеня 2010 г.
edited by Eldad, 16 сакавіка 2011 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by martinod, 3 студзеня 2012 г.
linked by Aleksandro40, 25 студзеня 2015 г.
linked by glavsaltulo, 4 студзеня 2020 г.