
Unu "l" tro multas. Laŭ Vikipedio ankaŭ oni ne enhavas la "i" (kiu montrus ja iun region, sed ne temas pri regiono, sed pri lingvo(sub)familio). Do estu "malalt-frankona" (kun aŭ sen streko).

Pardonu, mi forgesis la ligilon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nederlanda_lingvo

Ĉu ne preferindas "basfrankona lingvo" aŭ "malsupra frankona lingvo"?

Al Vortarulo:
Lingvo de la regiono Frankonio laŭ mi povas ankaŭ nomiĝi la frankonia... eble ĉar la lingvo en la lando Nederland-o estas la nederland-a, de Brazil-o estas la brazil-a (nu, oni verŝajne diras "brazil-portugala"), ...
Nu, jam estas sufiĉe da diskutoj pri landonomoj kaj ties loĝantoj. Ni ne bezonas diskuton pri la lingvonomoj. Tial mi ŝanĝas la vorton. :)
Al Alexander:
en PIV sub "basa" troviĝas jena ekzemplo: la basgermana (malaltgermana) lingvo. Cetere la difino de "basa" iel kolizias kun la oficiala difino de "baso". Ŝajnas al mi, ke kontraŭuloj de "mal-" elpensis tiun vorton (same kiel ili elpensis "mava", "frida", k.t.p. kaj tiele nenecese pliigis la radikaron, kio laŭ mi kontraŭas la ideojn de Zamenhof, do la celo de Esperanto.)
Dankon al ambaŭ!

Hm, bona ideo. Laŭ Vikipedio (kaj la esperantparolanta sorabistikprofesoro de nia universitato) oni ankaŭ diras "malsuprasoraba" lingvo.
Laŭ mi, ĉu oni metas spacon, dividstrekon inter la vortoj aŭ ĉu oni kunskribas ilin, egalas.
Mi mem fakte ne havas preferon pri la ĝusta vorto aŭ la divido inter ili.

Kelkfoje mi intermetas streketon, se temas pri longa kaj malofta vorto. Miascie ne estas regulo por tio, kaj ni verŝajne ne bezonas regulon. Mi konsentas kun Vortarulo, ke tio egalas.
Etiquettas
Vider tote le etiquettasListas
Texto del phrase
Licentia: CC BY 2.0 FRRegistros
This sentence was initially added as a translation of sentence #566408
addite per GrizaLeono, 12 de augusto 2012
ligate per GrizaLeono, 12 de augusto 2012
modificate per GrizaLeono, 12 de januario 2013
modificate per GrizaLeono, 12 de januario 2013
ligate per PaulP, 30 de octobre 2015