
nupto? Tiu vorto estas neoficiala. La oficiala vorto estas edz(in)iĝo.
Mi tradukus jene: "Ĉu li proponis edziĝi al vi?"

PIV nupto "Ceremonio k festo, per kiu du (aŭ pli da homoj) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plejofte geesziĝo)"
En la aliaj lingvoj oni ne parolas pri la sekso de la edz(in)iĝonta persono. Do estas ĝeno se en Esperanto oni estas devigita decidi inter edziĝi kaj edziniĝi.

en la franca, ni parolas pri la sekso :demandé/e

@Sacredceltic- interesa, sed mi tradukis el la angla, kaj en Kanado laŭ la leĝo eĉ du viroj povas interedziĝi, aŭ du virinoj, do oni bezonas vorton sufiĉe ĝenerale kiu inkluzivas ĉiujn.

la alia ne-seksa ebleco estas : "t'a-t-il proposé le mariage ?"
Sed mi opinias ke vortoj ne povas ekzisti antaŭ la konzeptoj...Estas normala ke ne ekzistas vortoj por ne-seksa socio. La tuta socio dum miloj da anoj baziĝis super malhomedzo.
Mi mirindas kial samseksuloj reklamaciias la vortojn kies malsamseksuloj kaj ne uzas proprajn novajn vortojn...

@sacredceltic. Oni volas uzi la saman vorton, ĉar tiu vorto jam troviĝas en la leĝoj pri pensioj, heredaĵoj ktp. Do por havi la samajn rajtojn, oni devas uzi la saman vorton.

la leĝo povas ŝanĝi...

@ Dejo
> En la aliaj lingvoj oni ne parolas pri la sekso de la edz(in)iĝonta persono.
Laŭ mia (ne tre bona) kompreno de la angla, tiu frazo eĉ ne plu klarigas la proponon. Eble li proponis manĝon aŭ vojaĝon :)
Vi do povintus traduki per "Ĉu li faris proponon al vi?".
Laŭ la tradukmaŝino de Google la originala japana frazo ja precizigas, ke temas pri edziĝo.
La subjekto de la frazo estas viro. Do sendube temas pri edziĝo.
Por eviti tian problemon kaze de samseksemuloj eblus skribi "pariĝo".

@GrizaLeono. La angla estas stranga lingvo en kiu multe estas subkomprenata. Se oni diras:
"A" proposed to "B" ="A" petis edziĝon al "B"
"A" propositioned "B" = "A" proponis seksumadon kun "B".
La vorto "pariĝo" ne taŭgas ĉar en PIV pariĝi=sekskuniĝi "la pariĝa tempo de la birdoj."

sed compreneble, "pariĝo" devas ĉi tie kompreniĝi metafore. Mi ŝatas "pariĝo".

Vi tute pravas, kara Dejo, kiam vi asertas, ke la angla estas stranga lingvo.
Se vi malakceptas "pariĝo", ĉar decaj homoj ne faras ion tiel bestan :) vi eble povus uzi "(ambaŭ) iĝi paro".
Etiquetas
Ver tódalas etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Rexistro
This sentence was initially added as a translation of sentence #460864
added by Dejo, 10 de outubro de 2010
linked by Dejo, 10 de outubro de 2010
edited by Dejo, 10 de outubro de 2010
linked by Esperantodan, 9 de febreiro de 2011