Mi proponas kvar variaĵojn. Lau mia sperto kaj takso eblas diri pri la vic(ord)o: Ju pli supre en la listo estas frazo, des pli ĝi havas stilon tipan, preferatan en Esperanto. Vi vidas ekzemple tendencon al konciza esprimo per verbo: "omaĝi" anstataŭ la angla "to carry out a homage". La lasta frazo en la vico estas plej proksima al la stilo de la angla frazo. Laŭ mia opinio nenio pledas kontraŭ aldono de ĉiuj kvar frazoj.
Hieraŭ oni diskrete omaĝis la viktimojn de la akcidento.
Okazis hieraŭ diskreta omaĝo al la viktimoj de la akcidento.
Hieraŭ oni faris diskretan omaĝon al la viktimoj de la akcidento.
Diskreta omaĝo al la viktimoj de la akcidento estis farita hieraŭ.
Listy
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogi
To zdanie zostało początkowo dodane jako tłumaczenie zdania #1129820
dodane przez marcelostockle, 5 sierpnia 2012
złączone przez marcelostockle, 5 sierpnia 2012
złączone przez marcelostockle, 5 sierpnia 2012
zmienione przez marcelostockle, 5 sierpnia 2012