
Mirigas min, ke en pluraj lingvoj oni parolas pri "Tio". Ja temas pri homo. Eble mi ne bone komprenas la sencon de "tio"...

Iomete ŝerce, sed ne maltrafe eblas respondi: "Ankaŭ persono estas io; ĝi ne estas nenio."
Nun provo de tute serioza klarigo: La funkcio de "ti-o" estas montri i-o-n, kaj ĝi povas rilati al ĉi-o, ki-o havas la gramatikan vorteron "o"; do ankaŭ al person-o.
Jen du tri ekzemploj el PIV:
Tio ĉi estis feino. Ĉu tio estas vi, Ivan? Tio estas ili.
Postskribaĵo:
Ĉar mi ne volas esti malpreciza, mi devas aldoni, ke "tio" povas rilati ne nur al substantiva esprimo, sed ankaŭ al situacio, kiun ofte esprimas frazo aŭ subfrazo. "En ŝia ŝranko ĉio kuŝas en kaoso. Tio estas terura.", "Ĉu vi kutimas fumi en ĉambro? Tion mi ne emas toleri."; "Min ĝojigas tio, ke vi subtenas mian proponon."

Do la frazo povus esti respondo al la demando "Kio moviĝas tie?" aŭ "Kio kuŝas tie?" aŭ "Kion mi vidas tie?" (ne sciante, ke temas pri homo)
Bedaŭrinde mankas kunteksto ĉi tie.
En la melrekte ligita frazo oni ja parolas pri homo, ĉu ne? ... Sed ne en la angla frazo.

Mi ne tute komprenas, kion vi volas diri. Ĉu la angla instruisto estas nehoma?

Eble temas pri roboto :-)
Eble angloj ne konsideras instruiston homo... Eble tio estas plia strangaĵo de la angla lingvo. :-)
Nu, en Esperanto eblas diri "Jen mia instruisto"
Miascie, tiu "jen" ne distingas inter personoj kaj aĵoj.

>>> Eble temas pri roboto :-)
Instrurobotoj eble baldaŭ estos gravaj helpantoj de niaj bonaj malnovaj homaj instruistoj. Kiu scias, kia estas la mondo post dudek jaroj? ☺
>>>Nu, en Esperanto eblas diri "Jen mia instruisto"
Jes, jes, sen dubo.

Tiun laŭ mi nekutiman uzon de "tio" mi ne rekomendus ĉe Tatoeba. Troviĝas tiom da homoj, kiuj uzas epon diversnivele, kaj tiel lernas el frazoj supozeble "modelaj".
Por mi, la kutima uzo estu "Li estas mia instruisto", aŭ eventuale "Tiu estas...".
Sed mi tute ne volas trudi mian vidpunkton. Mi simple volis esprimi ĝin.

Jes, kara Nimfeo. Mi tute konsentas kun vi.
Ĝenis min, ke en "Mazi en Gondolando" oni instruis: Kiu mi estas? (Mi estas Karlo). Kio mi estas? (Mi estas ĝardenisto)
Mi skribintus "Kio estas via profesio?".
Eble la verkistoj iom tro laŭvorte tradukis la anglan tekston, aŭ eble ilin ĝenis "Kio estas via profesio? ... _Mi estas princino_. Ĉu tio vere estas profesio? :-)
Tamen tiu esprimo estas ĝenerale uzata, ankaŭ en la nederlanda.
Ni eble povus traduki ĝin jene: "Kion vi faras profesie?"
Tio estas nur prova proponeto. :-)

Ke Zamenhof skribis en la Fundamento "tio ĉi estis feino", montras, ke "tio" povas reprezenti ne nur senvivaĵojn.
Do, kio estas la problemo? ☺ http://www.youtube.com/watch?v=rUZI6p16RvQ

Mi traserĉis en tekstaro.com la Zamenhofajn tesktojn per la serĉtermino "Tio estas". En cent trafoj mi vidis 12, en kiuj temas pri persono(j): ŝtelistoj, sorĉisto, diablo (se tiu estas persono) avino, malgranda Niko, vi,reĝidinoj, kortegjunuloj, knabo, svatiĝanto, episkopo, Kristo.
Mi do konstatas, ke la afero estas tute ne malofta.

Supozeble ne necesas aldoni, ke per la serĉtermino "Tiu estas" oni tuj trovas amason da trafoj.
Etiquetas
Ver tódalas etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRRexistro
This sentence was initially added as a translation of sentence #2091725
added by al_ex_an_der, 20 de decembro de 2012
linked by al_ex_an_der, 20 de decembro de 2012
linked by al_ex_an_der, 20 de decembro de 2012
linked by al_ex_an_der, 20 de decembro de 2012
linked by fekundulo, 20 de decembro de 2012