
Por esprimi, ke Manjo estas murdita, mi uzis la prepozicion "al". Por esprimi, ke Manjo murdis iun, mi uzus "de". Tamen ekzistas aliaj ebloj. Jen pripensinda solvo proponita de Esperantisto Marcel, kiu uzas oficialajn radikojn:
"
Rigardu ekzemple, la esprimon "La murdo de la policano". Ĝi havas du kontraŭajn signifojn. Do tiam mi uzas "La murdo (far)ate de la policano" kaj "La murdo (far)ante al la policano". Ĉar en "farate" kaj "farante" la ĉefelemento estas "ate" aŭ "ante", oni ne povas diri "fare de", ĉar tio, pro "de", ree havas la kvar diversajn signifojn de "de". Cetere oni ne ofte bezonas uzi ilin, anstataŭ la nura "de" de Zamenhof. "Ate de" klare uzatas en la angla lingvo per "by" kaj en la nederlanda per "door".
"
Listy
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogi
To zdanie zostało początkowo dodane jako tłumaczenie zdania #1688419
dodane przez GrizaLeono, 27 listopada 2013
złączone przez GrizaLeono, 27 listopada 2013
zmienione przez GrizaLeono, 27 listopada 2013