
Mi iom dubas pri via traduko. La germana „Speicher” efektive povas signifi „memoro” aŭ „memorejo” en komputilo, sed ĝi ankaŭ estas la kutima vorto por „subtegmentejo”. Do tre supozeble la celita senco estas: Tomo helpos min forigi la rubon el la subtegmentejo.

Dankon. Tiun signifon mi ne konis. En la vortlisto, kiun mi uzas, ne aperas "subtegmentejo",sed ja vortoj, kiaj magazeno, konservejo, stokejo, provizejo, ...
Ĉu vi konsentas pri "Tomo helpos min forigi la rubon el la konservejo"?

Jes, certe. Mia partnerino estis berlinanino. Und Berlinerinnen berlineren ja ständig. ;-) Eble temis pri loka formo kiun ŝi uzis.

Laŭ german-dana vortaro la signifo "subtegmentejo" estas sudgermana.
subtegmentejo = da:loft, loftsrum:
http://legacy-ordbog.gyldendal....cher%7cseichen

Interese. Sed ŝi tute ne havas iajn sudgermanajn radikojn.

Dankon, dankon. Ĉu mi ŝanĝu al "konservejo"? Aŭ al pli ĝenerala "ejo"?

sed la frazo estis verkita de Raggione, kiu havas orelon por la sudgermana, do eble la signifo devas esti "subtegmentejo", angle: loft, (attic)

Dankon. Ni do enordigos la subtegmentejon.
Címkék
Minden címkeSentence text
Licenc: CC BY 2.0 FREseménynapló
Ez a mondat eredetileg a #5492039
hozzáadva GrizaLeono által, 2016. október 14.
összekapcsolva GrizaLeono által, 2016. október 14.
szerkesztve GrizaLeono által, 2016. október 14.
szerkesztve GrizaLeono által, 2016. október 14.
szerkesztve GrizaLeono által, 2016. október 14.
összekapcsolva Miktsoanit által, 2024. március 3.
összekapcsolva Miktsoanit által, 2024. március 3.