
Ŝajnas, ke « programo » estas anglumaĵo por « eslsendo ».

Laŭ mi, ne. En Esperanto oni parolas pri televidprogramoj. "Elsendo" estas la ago, per kiu oni "sendas" la programojn (aŭ ricevas ilin).

Sed kio estus la listo de la aferoj kiujn vi povas vidi, la vico de horoj kaj tagoj ? « Programo » estas la tuto, do kial ne “programero” ?

siklo>ŝekelo
siklo
1.
Antikva okcidentazia pezunuo (6–16 gramojn valora) kaj monunuo: Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco [2].
2.
ŝekelo la israela mono estas la (nova) siklo [3].

Kara Dejo,
Mi estas israelano... :)
La israela monunuo en Esperanto nomiĝas "siklo" (ja, kiel la biblia siklo). Do, ne "ŝekelo", sed "siklo".
Malgraŭ... malgraŭ ke ĝi nomiĝas "Shekel" en la angla kaj en aliaj lingvoj.

Kara Batko,
Laŭ mia scio, "programo" estas unu el tiu listo da aferoj en la tago/semajno/monato ktp en la radio, televido ktp. Ja estas ankaŭ programeroj, sed tiuj estas partoj de certa programo (ekzemple, la programo de la vespero entenis kvar programerojn).
Mi ne konas nomon por "a TV program" en Esperano, krom "programo". "Elsendo" estas "transmission" aŭ "broadcast".

Kara Eldad. Mi laboris en monŝanĝejo kaj tio certe atutas vian naciecon.
Jen la reta vortaro:ŝekelo
Monunuo de Israelo: Matrix ... havas 2.300 dungitoj kaj pezas 500 milionojn da ŝekeloj (89 milionojn da eŭroj)
Laŭ PIV siklo
1.Mezurunuo pri pezo k mono ĉe la egiptoj k hebreoj(ĉ. 11,5 gramoj) 2. Israela monunuo.
Do oni vidas kiel monunuo "siklo" estas la dua signifo dum "ŝekelo" estas tute unusignifa.

La israela esperantistaro, inkluzive de mi (kiu ankaŭ servis en oficialaj funkcioj en nia movado, kaj estas parto de la movado jam de multaj jaroj) uzas oficiale *nur* la vorton "siklo".
Ne nur tio: kiam oni vidas la uzon de la vorto "ŝekelo", nia movado ĉiam korektas la uzant(in)on, kaj komprenigas, ke la ĝusta vorto estas "siklo".
Komprenu, ke mi ne estis tiu kiu decidis pri tiu ĉi vorto. Ĝi estis oficiale decidita en la movado, kaj do ĝi estas la oficiala nomo de nia monunuo kaj ene de Israelo (inter la esperantistaro) kaj eksterlande, ĉe la mondaj esperantaj asocioj. Se aliaj vortaroj (kiel PIV, ReVo aŭ aliaj) ne agnoskas tion... nu, pri tio mi ne havas ion ajn por komenti.
Amike,
Eldad

Saluton Eldad,
Aperas, ke unu vorto mankas. En la angla, mi pensas, ke la origina vorto estas « broadcast », en la germana, oni uzas « Sendung » aŭ foje la radiko « Funk » en komponitaj vortoj. Oni devas fari proponojn, aŭ uzi kelkajn muntaĵojn kiel « televidaĵo ».

Saluton Batko,
Mi komprenas kion vi celas, sed ŝajnas al mi, ke en Esperanto oni uzas "programo"-n ankaŭ en la signifo de la angla vorto "program"/"programme" (nome, TV show).

Kara Eldad, La israela esperantistaro estas minoritato. La fakto ke vi devas korekti fremdulojn jam montras, ke ŝekelo estas enradikita. Vi ankaŭ forgesas, ke ekzistas regulo en Esperanto kiu diras ke se iu vorto jam ekzistas en 6 eŭropaj lingvoj ĝi aŭtomate fariĝas esperanta vorto. Kiel vi prononcas hebree שקל חדש, ? Tial "ŝekelo" neniam malaperos.

Mi vere ne memoras, kiam kaj kiel estis decidite uzi la vorton "siklo" por "the Israeli Shekel". La fakto estas, ke tiel oni nomas tion en Israelo, en UEA, kaj en aliaj oficialaj organizoj.
La vorto "siklo" estis elektita laŭ la biblia "siklo" (ĉar oni elektis la antikvan vorton por servi kiel la moderna monunuo). Do, ĉar la antikva monunuo estis nomita "siklo" (sicle, en français - do, Esperante, laŭ la franca, "siklo"), estis decidite uzi la saman vorton ankaŭ por la moderna mono. Certe, ĉar la hebrea vorto en la biblio estis "Shekel", oni elektis la saman vorton por la moderna monunuo, "New Israeli Shekel".
Temas pri oficiala nomo, ne la nomo uzita de Israelo, laŭ via aserto. Vi certe povas mem uzi "ŝekelo", se vi volas, sed tiam mi diros al vi, ke ne temas pri la oficiala nomo/termino. Ĉar mi volis en mia tradukita Esperanta frazo uzi la ĝustan, oficialan nomon de la israela monunuo, mi uzis la aprobitan terminon.
Amike,
Eldad

Kara Dejo,
Responde al via demando, hebree oni prononcas tion Ŝékel Ĥadáŝ [=Nova Siklo] (mi aldonis la akcentojn por signi la akcentitajn silabojn).
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #558039
added by Eldad, October 10, 2010