
Ni ekveturis ➡ Ni promenveturis.
http://vortaro.net/#promeni

Ĉu "Ni ekskursis" taŭgas?

Dejo uzis "promenveturi" en #579106
En guglo: https://www.google.com/search?q=promenveturi
En dana-esperanto-vortaro: http://m.vortaro.dk/#/tur
piede: fari promenon, iri promeni, promeni
bicikle: fari bicikladon, bicikle promeni
aŭte: promenveturi

Tre interesa tradukdefio! Mi neniam aŭdis la vorton „promenveturi” ĝis nun, sed ĝi ŝajne estas tre malnova. En teksto de 1911 oni povas legi: Laŭlonge de la vivplena interesa Skeldobordo ili promenveturis. Supozeble tie temas pri veturado en kaleŝoj, kio ja iom pli similas al promenado ol veturado en iu Mazerati.
Sed nun, pli moderne, PIV skribas, ke oni povas promeni per biciklo. Bone, kial ne ...?
Tamen mankas al mi en la propono de Danepo la ideon „ek”. Ĉu „ekpromenveturis"? Iom monstre longa. Kio pri „Ni foriris por promenveturo"?
Tute alia opcio: Ni faris ekskurseton per la aŭto.

Dankon al vi ambaŭ.
Mi jam korektis laŭ la propono de Danepo.
Mi sugestas, ke ĉiu aldonu propran version.
Labels
Alle labels bekijkenLijsten
Zin
Licentie: CC BY 2.0 FRLijst van bijdragen
Deze zin werd oorspronkelijk toegevoegd als vertaling van zin #5858477
toegevoegd door GrizaLeono, 16 februari 2017
gekoppeld door GrizaLeono, 16 februari 2017
bewerkt door GrizaLeono, 17 februari 2017
gekoppeld door danepo, 17 februari 2017