menu
Tatoeba
language
Registreren Anmellen
language Plattdüütsch
menu
Tatoeba

chevron_right Registreren

chevron_right Anmellen

Dörkieken

chevron_right Show random sentence

chevron_right Na Spraak dörkieken

chevron_right Na List dörkieken

chevron_right Dörkieken na Tag

chevron_right Audiodatein dörkieken

Community

chevron_right Pinnwand

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Satz Nummer 557161

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Kommentare

dominiko dominiko 2011 M02 10 2011 M02 10 07:36:30 UTC flag Report link Permalink

Jen au ne? → Ĉu jes aŭ ne?

pjer pjer 2011 M02 13 2011 M02 13 22:22:39 UTC flag Report link Permalink

Ja, dank

pjer pjer 2011 M02 13 2011 M02 13 22:25:28 UTC flag Report link Permalink

La ĉu necesas!
Vi povus meti: jes aŭ ne, ĉu? ĉar jam estas alia frazo : ĉu jes aŭ ne?

pliiganto pliiganto 2011 M02 28 2011 M02 28 08:35:59 UTC flag Report link Permalink

Kara,
Cxu ne eblas demandecon esprimi per intonacio? Jam vi vidas, ke oni tradukis gxin en kelkajn lingvojn same.
Dankon.

pjer pjer 2011 M03 2 2011 M03 2 14:59:17 UTC flag Report link Permalink

Kara, fakte la frazmelodio (intonacio) tute ne estas universala, do oni ne faras demandon en Esperanto tiamaniere. Ekzistas tamen unu okazo kiam ni faras :
"Ĉu vi bone fartas? Jes, bone dankon! Kaj vi?" Sed ĉi tie la 'ĉu vi bone fartas' de la komenco estas subaŭdata en la sekvanta demando danke al 'Kaj', ĉu ne? Kontraŭe en via izolata frazo ni devas meti la vorteton 'ĉu'. Kaj kiel estas paralela frazo jam metita: "Ĉu jes aŭ ne", mi ja konsilas al vi ŝanĝi vian frazon al "Jes aŭ ne, ĉu?"
Amike, Pjer.

pliiganto pliiganto 2011 M03 3 2011 M03 3 09:17:40 UTC flag Report link Permalink

Dankegon por viaj klarigoj. Cxu vi konsentas kun tio, kion mi faris? (laux mi tio pli kompreneblas)
Estime,

pjer pjer 2011 M03 4 2011 M03 4 21:45:49 UTC flag Report link Permalink

Jes, tamen klaku sur la francan flagon kaj vi malkovros dufoje la saman frazon, pro tio mi proponis al vi la ankaù kompreneblan frazon: Jes aù ne, ĉu? Sed ne gravas!

pliiganto pliiganto 2011 M03 5 2011 M03 5 13:55:51 UTC flag Report link Permalink

Dankon por la klarigo. Mi povus fari gxin: Cxu ne aux jes? ;)

Esperantostern Esperantostern 2011 M03 9 2011 M03 9 07:21:40 UTC flag Report link Permalink

Tio nek estas frazo nek la finna. Bv. forigu!!!!

jakov jakov 2011 M03 9 2011 M03 9 10:48:06 UTC flag Report link Permalink

Vi pravas. Mi forgesis "Cxu". Nun gxi estas sama kiel http://tatoeba.org/deu/sentences/show/682784

@duplicate of http://tatoeba.org/deu/sentences/show/682784

fs fs 2011 M03 13 2011 M03 13 10:47:47 UTC flag Report link Permalink

(eo) La vorto "ĉu" efektive estas en Esperanto nepre necesa ĉe demandaj frazoj (ekster la demandoj partaj, ĉar tiajn oni signas per tabelvorto komenciĝanta per "ki-", kaj ekster tre specialaj kuntekstoj, kiel tiu de parta redemando post respondo al antaŭa demando). Sed la demandon signanta "ĉu" nepre devas veni komence.

En : "Jes aŭ ne, ĉu ?", oni demandus la alparolaton, ĉu tiu konsentas pri "Jes aŭ ne", kio lasta ne povas esti demando, pro manko de komenca "ĉu", sed eble respondo al ia alia demando. Tio egalus al franclingva diro : "Oui ou non, n'est-ce pas ?", ne al "Est-ce oui ou non ?" au "Oui ou non ?"
____________________

Ke jam estis proponita iu ĝusta tradukaĵo, tio tute ne rajtigas, ke oni aldone prezentu unu malĝustan.

La frazo 557161-a devas esti forviŝita, aŭ, pli singardeme, korektita al : "Ĉu jes aŭ ne ?", post kio ĝi aŭtomate estus unuigita kun la egalaj frazoj (569866-a,682784-a, eble ankaŭ iuj pliaj).

pliiganto pliiganto 2011 M03 13 2011 M03 13 13:26:24 UTC flag Report link Permalink

Dankegon por la kleriga klarigo! Mi faris laux via gvido.

pjer pjer 2011 M03 14 2011 M03 14 23:54:03 UTC flag Report link Permalink

@fs. Mi ne konsentas pri la deviga loko de ĉu.
Vi konsentas, ĉu? = Vous consentez, hein? Similas al:
Ĉu vi konsentas? = Consentez-vous? Est-ce que vous consentez? Sed:
Vi konsentas, ĉu ne? = Vous consentez, n'est-ce pas?
Vi konsentas, ĉu jes? estus ankaŭ eble.
Do Jes aŭ ne, ĉu? povis taŭgi. Jen alia simile ebla demando:
Ĉu jes, ĉu ne? Ankaŭ : Ĉu jes aŭ ĉu ne?

fs fs 2011 M03 15 2011 M03 15 01:46:06 UTC flag Report link Permalink

(eo) Mi petas, ke "pjer" havu la paciencon trankvile relegi mian antaŭan komentarion kaj siajn proprajn ekzemplojn. Li konstatos, ke nenio tie pravigas "Jes aŭ ne, ĉu ?" kiel egalaĵon de "Ĉu jes aŭ ne ?", same kiel "Vi konsentas, ĉu ?" aŭ al la pli normala "Vi konsentas, ĉu ne ?" ne egalas al : "Ĉu vi konsentas ?" (nek precize unu al la alia, kio estas jam ali temo).

fs fs 2011 M05 7 2011 M05 7 23:17:17 UTC flag Report link Permalink

(eo)(Mi reskribas, ĉar korekti komentarion oni ĉi tie ne povas, por malaperigi du akcidentajn skriberarojn.)

Mi petas, ke "pjer" havu la paciencon trankvile relegi mian antaŭan komentarion kaj siajn proprajn ekzemplojn. Li konstatos, ke nenio tie pravigas "Jes aŭ ne, ĉu ?" kiel egalaĵon de "Ĉu jes aŭ ne ?", same kiel "Vi konsentas, ĉu ?" aŭ la pli normala "Vi konsentas, ĉu ne ?" ne egalas al : "Ĉu vi konsentas ?" (nek precize unu al la alia, kio estas jam alia temo).

pjer pjer 2011 M05 13 2011 M05 13 11:37:20 UTC flag Report link Permalink

En via antaŭan komentarion vi pretendas ke "jes aŭ ne, ĉu?" samsignifas kiel:"jes aŭ ne, ĉu ne?".
Estus mirinde ke: "ĉu" = "ĉu ne"!
Semantike, "Jes" venas de "tio estas kio estas".
Do "Ĉu" = "ĉu jes", certe ne = "ĉu ne".
Prie, vi povos konstati ke la vorto "ne" estas multe pli uzata ol la vorto "jes".
Antaŭe mi klarigis per franca traduko la malsimilecon.
Eĉ en la lernlibreto "Gerda malaperis", plurfoje Piron uzis jen "ĉu?" jen "ĉu ne?" fine de frazoj por montri la malsimilecon.

fs fs 2011 M05 13 2011 M05 13 17:00:33 UTC flag Report link Permalink

(eo) Responde al "pjer" :

Mi konsentas, ke "ĉu" kaj "ĉu ne" ne estas egalaj. Antaŭ kvin tagoj mi mem tion skribis, aldonante, ke "[tio] estas jam alia temo" ol la tiam pridisputata. Sed en multaj kuntekstoj (post antaŭa diro ne nea) la praktika diferenco estas apenaŭa.

Ĉi tio ne estas tiel speciale mirinda, kiel oni unuavide eble supozus. En multaj lingvoj la vortoj respondantaj al "ĉu", "ne", "jes", "ja" tre mirige kondutas. Ne pro hazardo la grekan vorton por "jes" oni elparolas "ne". Sed tio estas temo ankoraŭ alia.

pliiganto pliiganto 2011 M05 21 2011 M05 21 15:46:26 UTC flag Report link Permalink

Mi sciemas la rezulton de viaj diskutoj interesaj, por vidi, cxu ion mi povas sxangxi/aldoni.
Dankon.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logböker

This sentence is original and was not derived from translation.

Jes aŭ ne?

added by pliiganto, 2010 M10 10

linked by kebukebu, 2010 M10 13

Jes aŭ ne?

added by jakov, 2010 M10 17

linked by jakov, 2010 M10 17

Jes au ne?

added by pjer, 2010 M12 23

linked by pjer, 2010 M12 23

linked by pjer, 2010 M12 23

linked by martinod, 2011 M01 17

Ĉu jes aŭ ne?

edited by pjer, 2011 M02 13

Ĉu jes aŭ ne?

edited by pliiganto, 2011 M03 3

Jes aŭ ne, ĉu?

edited by pliiganto, 2011 M03 5

Ĉu jes aŭ ne?

edited by jakov, 2011 M03 9

linked by jakov, 2011 M03 9

linked by jakov, 2011 M03 9

linked by jakov, 2011 M03 9

linked by jakov, 2011 M03 9

linked by jakov, 2011 M03 9

Ĉu jes aŭ ne?

edited by pliiganto, 2011 M03 13

linked by Shishir, 2011 M10 26