
Mi skribintus "Ni atendas bonan rikolton ĉi-jare."
"Ekspekto" estas la mezvaloro de stokasta variablo (fakvorto).

Mi ankaŭ jam parolis pri tiu ĉi vorto kun aliaj uzantoj - sed ankoraŭ ne vere evidentiĝis bona solvo.
Do: En mia (plej ofte uzata) vortaro troviĝas jenaj ekzemploj: "ŝi ekspektas bebon" kaj "tio superas miajn ekspektojn".
[Temas pri esperanta-germana-vortaro de Erich-Dieter Krause]
Kion mi asertas estas, ke "ekspekt-" ne nur estas faktermino. Sed por mi la grava demando ne estas: Ĉu la vorto troviĝas en la vortaroj, sed: Ĉu la vorto troviĝu en la vortaroj (en tiu ĉi signifo).
Mi jam provis klarigi kial, laŭ mi, la vorto aplikindas - rigardu ekzemple frazo numero 962689 - sed volonte mi provos denove:
"ekspekti" (laŭ mia kompreno) estas pli malpli sinonima al "atendi", sed enhavas iomete alian kromsignifon. Nome: Se oni ekspektas ion, oni ankaŭ scias kio okazos (almenaŭ malklare) aŭ oni esperas kaj postuletas la ekspektatan aferon - kontraŭe al "atendi", kio (laŭ mia kompreno) estas pli pasiva afero.
Eble ekzemplo povas klarigi la aferon iomete. Estas diferenco, ĉu mi atendas aŭ ekspektas la alvenon de trajno. Se mi diras: "Mi atendas la alvenon de la trajno en la stacidomo je la tria". Tio povas signifi, ke mi staras sur la kajo je la tria kaj atendas ĝis la trajno alvenos; eble mi eĉ ne scias kiam la trajno alvenos, sed mi atendas. Se mi diras: "Mi ekspektas la alvenon de la trajno en la stacidomo je la tria" tuj klaras, ke laŭ mia scio la trajno devus alveni je la tria horo. Sed la frazo certe ne enhavas informojn pri kie mi estas je la tria.
Bedaŭrinde iomete malfacilas klarigi la diferencon, ĉar ĝi ja estas iomete subtila. Sed la afero kongruas kun la diferenco inter "warten" kaj "erwarten" en la germana.
Eble ankoraŭ unu ekzemplo: Se mi diras al iu: "Mi atendos vin je la oka". Tiu persono nur scias, ke je tiu tempo mi ne estus surprizita, se tiu homo aperas. Sed se mi diras: "Mi ekspektas vin je la oka" - tio ankaŭ signifas, ke mi kalkulas je la apero de la persono je tiu ĉi tempo. Do la dua frazo estas pli postulema kaj subkomprenigas, ke la persono vere devas veni je la interkonsentita tempo.

Mia traduka vortaro de Petro De Smedt tradukas la nederlandan vorton "verwachten" per atendi kaj per antaŭvidi.
Se mi estas en la stacidomo kaj scias, ke trajno devus alveni je la tria, mi antaŭvidas ĝian alvenon, se mi sidas tie ĝis venos trajno, mi atendas ĝin.
La esprimon "ze verwacht een baby" li tradukas per "ŝi naskos bebon".
Nu, pri tio oni povas longe diskuti, ĉu ne?

Ho certe! Mi ankoraŭ ne ŝanĝis "ekspekti", ĉar mi pensas, ke estas bona nuanco, kiun oni povas esprimi per tiu ĉi vorto. Sed evidente ne ĉiuj konsentas - eble pro tio, ke la vorto memorigas pri la angla "to expect"?

Ĝi pensigis min pri latina vorto, sed la detalojn mi forgesis post 60 jaroj.

Verŝajne vi pensis pri "expectare"?

Ĝuste!

+1

+1

Ĉar la aŭtoro ne plu aktivas, kaj 3 membroj preferas la ŝanĝon, mi faris la korekton.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #1790343
Címkék
Minden címkeSentence text
Licenc: CC BY 2.0 FRAudio
Eseménynapló
Ez a mondat eredetileg a #990252
hozzáadva jxan által, 2011. július 14.
összekapcsolva jxan által, 2011. július 14.
összekapcsolva sacredceltic által, 2011. július 16.
szerkesztve PaulP által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva martinod által, 2019. február 25.
összekapcsolva PaulP által, 2019. március 12.
összekapcsolva glavsaltulo által, 2020. február 9.