Tio estas iom malfacila, ĉu ne? Tio signifus ke la kola parto de la ĉemizo estus ĉirkaŭ lia talio. Probable vi celas „reverse” ;-)
Vi dubigas min, kara Paŭl.
"Reverse" ne estas oficiala vorto.
*renvers/i (tr)
1 Transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra
(Do, laŭ mia kompreno tiel, kiel vi priskribas: la kolumon ĉe la talio)
Ĉu mi skribu "mise" aŭ "malkonvene"?
Fakte ekzistas pluraj manieroj mismeti ion. Mi rimarkis plurajn neoficialajn vortojn, kiuj ŝajnas al mi ne tre Esperantaj: inversi, renversi, reversi, averso, transversa. ... Ŝajnas al mi, ke ni reviziu la "versojn".
En la vortaro Eo-nl-eo binnenstebuiten = kun la interno ekstere/ inverse/ turnite
Ĉu mi skribu "Li mismetis sian ĉemizon"?
„mismetis” certe estas ĝusta, sed povas esti komprenata diversmaniere. Kial ne „Li surmetis sian ĉemizon kun la interno ekstere”?
Bone. Mi ŝanĝis la frazon. Sed laŭ mi la franca povas ankaŭ signifi "la antaŭon malantaŭe" kaj eble ankoraŭ aliajn misojn.
Krome mi aldonos frazon kun "mismetis".
Теґи
Переглянути всі теґиСписки
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRЖурнали змін
This sentence was initially added as a translation of sentence #130930
додане користувачем GrizaLeono, 23 серпня 2010 р.
пов'язане користувачем GrizaLeono, 23 серпня 2010 р.
пов'язане користувачем martinod, 23 грудня 2010 р.
пов'язане користувачем sadhen, 2 грудня 2012 р.
пов'язане користувачем sadhen, 2 грудня 2012 р.
пов'язане користувачем PaulP, 5 жовтня 2015 р.
пов'язане користувачем PaulP, 5 жовтня 2015 р.
змінене користувачем GrizaLeono, 2 листопада 2017 р.