
"malferma" => "malfermita"

Estas eta nuanco inter la du, sed ambaŭ estas ĝustaj.
Se mi malfermas la pordon ĝi estas malfermita de mi. Kaj se ĝi restas tiel ĝi estas malferma se oni ne volas indiki ion pri la aganto.

Pordo ne povas esti ferma aŭ malferma, nur fermita aŭ malfermita, fermata aŭ malfermata. Malferma povas esti ceremonio (=ceremonio de malfermo).

En Krause Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto oni legas:
offen 1.Adj a)geöffnet malferm[it]a
offener Güterwagen netegita (oder malferma)varvagono
-------------
do la krampoj en "malferm[it]a" signifas ke la 'it' estas nedeviga.
----------------
En traduko de Henrik Ibsen oni legas "En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo."
http://freeromanticnovels.com/i...uestro_Solness

Kara Dejo, mi samopinias kun Arkadeko.

Kara GrizaLeono. Vi certe rajtas havi opinion.
Oni iam diskutis tiun problemon ĉe soc.culture Esperanto. Vi povas sekvi la fadenon ĉi tie: https://groups.google.com/group...1&lnk=ol&hl=hu
Tie iu diris "Se homo estas mortinta aŭ mortigita li estas morta, kaj se pordo estas fermita ĝi estas ferma.
Jen kelkaj ekzemploj el la literature kun la vortoj "malferma fenestro"
“li ellitiĝis, kaj maldike ŝirmita kontraŭ la matenmalvarmeto li eksidis antaŭ la malferma fenestro por atendi la leviĝadon de la suno.” La Morto en Venecio” Thomas Mann.
“Kaj ĉu eble la maljuna patrino devis nun perlabori monon, ŝi, kiu suferis je astmo, al kiu
jam migrado tra la loĝejo kaŭzis fortostreĉon kaj kiu pasigis ĉiun duan tagon kun spirpenoj sur la sofo ĉe malferma fenestro? La transformiĝo Franz Kafka
“ili kuris al la malferma fenestro kun levitaj balailoj kaj bastonoj.” La Birdotimigilo de Oz “ Frank Baum

Kara Dejo,
hazarde mi retrovas ĉi tiun frazon, kaj mi konsultis http://vortaro.net/#malferma

Please go to #510223.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Registros
addite per Dejo, 21 de septembre 2010
ligate per Dejo, 21 de septembre 2010
ligate per martinod, 31 de januario 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
ligate per martinod, 11 de april 2011
modificate per Dejo, 12 de maio 2015
disligate per Horus, 15 de maio 2015
disligate per Horus, 15 de maio 2015
delite per Horus, 15 de maio 2015