menu
Tatoeba
language
Qeyd bibe Dekewe
language Kirmancki
menu
Tatoeba

chevron_right Qeyd bibe

chevron_right Dekewe

Cigêre

chevron_right Cumleya raştameyê bimojne

chevron_right Goreyê ziwanî cigêre

chevron_right Goreyê lîste cigêre

chevron_right Goreyê etîketî cigêre

chevron_right Cigêre bi veng

Cemat

chevron_right Dês

chevron_right Lîsteya heme endaman

chevron_right Ziwanê endaman

chevron_right Ziwanê dayîke

search
clear
swap_horiz
search
marcelostockle {{ icon }} keyboard_arrow_right

Profîl

keyboard_arrow_right

Cumleyî

keyboard_arrow_right

Çekuye

keyboard_arrow_right

Etudî

keyboard_arrow_right

Lîsteyî

keyboard_arrow_right

Favorîyî

keyboard_arrow_right

Şiroveyî

keyboard_arrow_right

Şiroveyê ke cumleyanê marcelostockle ser o ameyê kerdene

keyboard_arrow_right

Mesajê Dêsî

keyboard_arrow_right

Dekewtişî

keyboard_arrow_right

Veng

keyboard_arrow_right

Transkrîpsyonî

translate

Cumleyanê marcelostockle biaçarne

Veng, hetê marcelostockle ra ame vatene (total 3580)

The following audio recordings by marcelostockle are licensed under the CC BY-NC 4.0 license.

epo
Mia instruisto avertis min ne refari tion.
epo
Mi irintus al la montaro, se mi havintus la monon.
epo
Nun mi montros tiun projekton per pupoj.
epo
Mi sentis la malvarman venton veni en la halon.
epo
Ŝi sidis sur la planko kun fermitaj okuloj.
epo
Mia respondo egalas al via.
epo
Mi povas nur silente labori.
epo
La heroo fine venkis la malbonan scienciston.
epo
Frapu, antaŭ ol eniri en la banĉambron, ĉu?
epo
Eta petolo povas esti bona afero.
epo
Ĉu li estas via instruisto?
epo
Kial la helikoptero flugas trans la urbon?
epo
Mi ŝatus iam viziti Egiptujon.
epo
Mi scias, kiel feliĉa mi estas.
epo
Ŝi kuŝas malsana enlite.
epo
Homoj ŝatas batali.
epo
La patrino kaj la infano ambaŭ fartas bone.
epo
Li ĉiam surhavas malhelajn vestojn.
epo
Ŝi konsilis al li iĝi instruisto.
epo
Bonvolu tuj fari tion.
epo
Tiu plano apenaŭ plibonigeblas.
epo
Ŝi naskiĝis en Usono kaj kreskis en Japanujo.
epo
Sperto pene akirita estas neniam forigata.
epo
Ĉu vi aŭdis pri ŝi?
epo
Ĉiu trovu sian propran vojon.
epo
Nur malmultaj maristoj videblas.
epo
La policistoj estis tre kuraĝaj fronte al grava danĝero.
epo
Kantante ni grimpis al la pinto.
epo
La telefono sonoris, sed estis neniu por respondi.
epo
Tio estas dudek malpliaj dolaroj en via salajro.
epo
Antaŭ nelonge, mi ne povis kanti pro diversaj kialoj, hodiaŭ mi do kantis kvazaŭ morgaŭ ne plu venos!
epo
Jen la pasejo al la maro.
epo
Mia patrino tre malfortis post longa malsano.
epo
Malfacilas por maljunulo ŝanĝi sian pensmanieron.
epo
Malŝaltu la radioaparaton.
epo
Tom loĝas en la ĉambro super ni.
epo
Kio rapide kreskas, samrapide velkas.
epo
Mi jam komencis.
epo
Aĉetu la plenan version.
epo
Ŝi ne gajnis la premion, sed konkuris ĝis la lasta momento kaj surprizis ĉiujn.
epo
Ĉio okazis laŭplane.
epo
Lia patrino parolas itale.
epo
Mia patro diris, ke li rezervos tagon por iri kun mi al la bestoparko.
epo
Esplorado pri la kaŭzoj de kancero estas multekostega.
epo
Antaŭ ol decidi aĉeti ĝin, mi prove surmetis la jakon por vidi, ĉu ĝi taŭgus.
epo
La vivo estus tiom pli bona, se vi ne tiom maltrankvilus.
epo
La mono estis dividita inter la tri.
epo
Survoje al la lernejo mi perdis mian monujon.
epo
Mi kutimas vivi sola.
epo
Mi admiras personon, kiu esprimas sinceran opinion.
epo
Hieraŭ mi promenis al la parko.
epo
Tom diras, ke li ne sentas sin laca.
epo
La homa socio estas utilo de la tuta homaro, tiuj, kiuj plej multe profitas el ĝi, pagu la plej multon pro la profito, kiun ili havas, kompreneble ĉar ili estas avidaj, ili nur volas pli multe.
epo
Je kiuj tagoj de la semajno ĝi okazas?
epo
Ŝi rajtas fieri pri sia inteligenta filo.
epo
Homamaso venis el la teatro.
epo
Mia domo situas oportune apud la stacidomo.
epo
La anĝelo diris al li: "Ne mortigu vian infanon, nek etendu vian manon super lian nukon!"
epo
Mi frue foriris por atingi la unuan buson.
epo
Vi ne devas iri al la festo, iru nur se vi volas.
epo
Pardonon, mi havas neniom da mono.
epo
Se vi decidas labori por ni, ni pagos al vi duoble tiom.
epo
Tom batis min sur la kapo per mia portebla komputilo. Nun ĝi estas fendita!
epo
Ŝi listas ĉion, kion ŝi aĉetas.
epo
Mia panjo tute ne konas lin.
epo
La decida tago alproksimas.
epo
La reĝo iris ĉasi ĉi-matene.
epo
Ĉu vi respektas viajn gepatrojn?
epo
Mi ofte kverelas kun ŝi.
epo
Bonvolu memori, ke vi metu la katon eksteren, antaŭ ol enlitiĝi.
epo
Li havis malmulton, eĉ nenion direndan.
epo
Mi scias nenion pri virinoj.
epo
Mi scias viajn nombrojn.
epo
Vitro facile rompiĝas.
epo
Sen aero ni mortus.
epo
Ni rigardis la brile brulantan fajron.
epo
Lia parolado estis netolereble teda.
epo
Birdeto diris al mi, ke vi estas ĉi tie.
epo
Infanoj ŝatas ludi sur la strando.
epo
Ĉu vi zorgos pri la kolektado de materialoj por la grimpado?
epo
Ŝi maltrankvile ridetis al li.
epo
Mi petis lin helpi.
epo
Ni alfrontu la estontecon kaj estu preta trairi la venontan krizon.
epo
Ili revas pri la tago, kiam ili naĝos en mono.
epo
Lingvo ebligas al ni komuniki kun aliuloj.
epo
Pri kio vi volas paroli kun mi?
epo
Tiu estis la plej emocia filmo, kiun mi iam vidis.
epo
Mi neniam forgesos, ke mi vidis ŝin.
epo
Tiu ĉambro estas uzata kiel kuirejo.
epo
La prezidanto mem kondukis nin en sian oficejon.
epo
Min tre feliĉigas renkonti vin hodiaŭ.
epo
La hontema knabo murmuris sian nomon.
epo
Okazis bedaŭrinda afero hejme.
epo
Mi ĉiutage televidas.
epo
En kiu direkto li iris?
epo
Tiu ĉambro tro malgrandas por enhavi 50 homojn.
epo
Vi nur sidu ĉi tie.
epo
Ŝi senespere volis venĝi sin.
epo
Mi malofte trinkas kafon.
epo
Lia voĉo memorigas la aŭtovojan bruon.