indiferenta ---> mojosa
la neologismo "mojosa" estas nun tre populara ĉe la junularo (vidu la tradukon de "cool" en la nova English Esperanto Dictionary de John C. Wells (2010) (mo=moderna, jo=juna, sa= sana.
Ĉu "mojosa" jam estas oficiala vorto, akceptita fare de AdE?
Laŭ lernu.net:
mojosa (mojos·a)
Slang cool, awesome, groovy, radical, epic
Ĉu akceptado de AdE nepras?
La francaj tradukoj abundas je slangoj.
Ĉiakaze, "indiferenta" ŝajnas ne kongrua kun la tradukoj en aliaj lingvoj.
Proponu pli bonan, sed almenaŭ oficialan vorton!... Mi ne volas uzi tiun ĉi neologismon, kiu cetere al mi tute ne plaĉas. Kio okazus, se ĉiutage, ĉiu kara samideano inventus kelkajn novajn vortojn, kiujn praktike neniu komprenas... Tio kaŭzus la finon de Esperanto... Mi luktas por klara, komprenebla Esperanto. Por mi la Internacia Lingvo ne estas iaspeca "intelekta ludo". Cetere bv. rigardi nian retejon:
http://www.egalite.hu
Estas granda honto, ke ĉiuj popoloj transprenas - senpriprense - anglajn vortojn. Germanoj, hispanoj, francoj uzas la anglan vorton "cool". Terure... Ili ne komprenas, ke tiamaniere ili ĉiuj fariĝos "duaklasaj lingvouzantoj", do duaklasaj homoj.
taŭga?
ŝatata?
estimata?
Mi skribis "ĝenerale ŝatata", kaj korektis ankaŭ la hungaran tradukon al "közkedvelt"...
Dankegon!
mi dirus "senstreĉiĝita"
Al mi plaĉas la vorto "senstreĉiĝinta" (ne "-ita") , sed oni povus apliki ankaŭ la vorton "malstreĉiĝinta"...
Estas avantaĝe aperigi plurajn esperantlingvajn versiojn, nur ne la teruran litervorton "mojosa"... :-)) Tiuj ĉi neologismoj rekte malutilas...
>Al mi plaĉas la vorto "senstreĉiĝinta" (ne "-ita") , sed oni povus apliki ankaŭ la vorton "malstreĉiĝinta"...
Estas avantaĝe aperigi plurajn esperantlingvajn versiojn, nur ne la teruran litervorton "mojosa"... :-)) Tiuj ĉi neologismoj rekte malutilas...
Ĉu vi aldonas la varianton?
Prefere aldonu Vi la novan varianton, tiel la afero fariĝos pli multkolora. :-)
Etîketî
Heme etîketan bivîneLîsteyî
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRDekewtişî
Na cumle verî sey açarnayîşê cumleya #138
hetê Muelistora ame îlawekerdene, September 23, 2010
hetê Muelisto ra ame girêdayene, September 23, 2010
hetê Muelisto ra ame pergalkerdene, September 23, 2010
hetê Muelisto ra ame pergalkerdene, September 23, 2010
hetê Muelisto ra ame pergalkerdene, May 19, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, May 19, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, August 6, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, August 6, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, August 6, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, August 6, 2011
hetê martinod ra ame girêdayene, August 6, 2011