Ĉu memortigo (mortigo de si mem, suicido) kaŭzas morton?
Laŭ mi, jes.
Se mi laŭvorte tradukintus la germanan frazon, ĝi estus "Ŝajne la morto ... estis memmortigo".
Nu morto ne estas mortigo, ĉu ne?
("Vi ne mortigu" ne egalas al "Vi ne mortu" - diris M.D.G., kiam temis pri transitiveco de verboj)
Tial mi uzis la verbon "kaŭzis". Alia maniero por esprimi la saman ideon estus "La kaŭzo de lia morto estas memmortigo".
Eble, sed mi dubas.
Eu não diria em português: Parece que a causa da morte de Tom foi o suicídio. = Parece que, por se ter suicidado, Tom morreu.
Diria simplesmente: Parece que o Tom se suicidou. Ou: Parece que a morte de Tom foi suicídio.
Do iom pli libera traduko povus esti: "Ŝajnas, ke Tomo mortigis sin mem."
Legante la germanan frazon, mi havis la impreson, ke iu (ekzemple policisto) dubante pri la kaŭzo de la morto, ĉu murdo aŭ memmortigo, finfine raportas, ke temas pri memmortigo.
Jes. Bonege.
Laŭ mi ne.
Mort-IG-o ne egalas morton. Sed mortigo kaŭzas morton.
Se vi deziras mi pretas ŝanĝi la vortordon jene: "Ŝajne memmortigo kaŭzis la morton de Tomo."
Ĉu mi povas kontentigi vin per "La morto de Tomo ŝajne temis pri memmortigo"?
Mi ne vidas problemon en la koncerna frazo. Male, la angla, germana kaj dana ne ŝajnas al mi logikaj.
Bone. Mi aldonos tiun version.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2678081
added by GrizaLeono, October 8, 2015
linked by GrizaLeono, October 8, 2015
linked by PaulP, October 8, 2015
linked by martinod, October 9, 2015
linked by martinod, October 9, 2015