„firmao“ ŝajnas al mi pli aktuala vorto, kvankam ankaŭ „firmo“ renkonteblas, speciale en malpli novaj tekstoj.
Dankon pro via atentigo.
Vi pravas. Sed mi opinias, ke "firmo" estas preferinda kaj instruinda formo malgraŭ la uzateco de "firmao". Bv. kompari, kiel oni registras "firmo"-n kaj "firmao"-n en la Reta Vortaro.
Kial malpli uzata kaj ambigua formo estu preferata, mi ne komprenas. Registro en vortaroj estas ĉiam afero arbitra.
Tamen, mi vidas, ke estas alligita ankaŭ la traduko „Jen la adreso de mia firmao“, do fakte ne gravas. Ĉar temas pri akumulado de tekstaro, enestu ambaŭ uzataj formoj.
Tiu "ambigua" formo estas plejmulte nur ŝajna. "Firma" ĉiam signifas econ de solida kaj neŝancela objekto. Kiam oni substantivigas ĝin, oni uzas "firmeco"-n. Kaj "firmo" ĉiam estas uzata por komerca societo. Se oni volas rilatigi ĝin al alia substantivo, oni povas uzi taŭgajn prepoziciojn (ekz. filioj de firmo). Tiamaniere oni evitas dubsencecon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #218894
added by vastalto, October 6, 2010
linked by vastalto, October 6, 2010
linked by martinod, January 7, 2011
linked by ivanov, February 5, 2011
linked by danepo, February 5, 2011
linked by PaulP, March 30, 2018
linked by deniko, September 6, 2018
linked by glavsaltulo, January 12, 2020