malpermesate -> malpermesite ?
Bone... mi ne scias!!
Mi kredas, ke "malpermesate" taŭgus, ĉar la ago ankoraŭ daŭras, sed mi ne estas certa!
Se vi certas pri tio, bonvolu diri al mi.
Dankon!! Amike,
Matheus
Teorie oni povas imagi du interpretojn
1) -ate (la malpermso daŭras)
2) -ite (la malpermeson oni unufoje anoncis kaj nun ĝi validas — la ago "malpermesi" tamen okazis en la pasinteco)
Fonto: Analizo per http://www.tekstaro.com/
14 malpermesate (Zamenhof 0)
38 malpermesite (Zamenhof 3)
52 malpermesate+permesate (Zamenhof 3)
93 malpermesite+permesite (Zamenhof 30)
La lingvouzo ne estas unueca, sed videblas, ke plej ofte oni sekvas la duan interpreton, do uzas la "ite"-formon. Speciale klare oni vidas tion, rigardante la lingvouzon de Zamenhof.
Tamen ankaŭ ekzistas situacioj, kiam oni parolas pli ripetitaj aŭ daŭraj permes(ag)oj. "Sub la tilioj la infanoj ludadis, kaj tio estis permesata al ili." => La infanoj ripete tie ludis en pluraj tagoj kaj en ĉiu el tiuj tagoj (ĉiam denove) la gepatroj permesis tion al aŭ ili (daŭre) ne malhelpis al ili fari tion. Mi kredas, ke krom en tiaj specialaj kazoj, do en la plej oftaj okazoj la "ite"-formoj estas taŭgaj, ankaŭ en la supra frazo, ĉar mi supozas, ke la malpermeso estas regulo fiksita de la biblioteka estraro unufoje por ĉiam.
@Matheus: al_ex_an_der tute pravas. La demando, kion elekti inter "-at-" kaj "-it-", estas tre malnova. Jen kiel respondis tiun demandon mem L. Zamenhof: http://esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#15verboj , Respondo 48: “OKUPITA” AŬ “OKUPATA”?
Koran dankon, al_ex_an_der kaj soweli_Elepanto!
La klarigo estis tre bona, kaj nun la diferenco ŝajnas al mi pli evidenta.
Dankon pro via helpo!!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #382002
added by Matheus, November 3, 2012
linked by Matheus, November 3, 2012
edited by Matheus, November 3, 2012
edited by Matheus, April 10, 2013
linked by marcelostockle, April 10, 2013
linked by PaulP, August 29, 2015