
"Starigis" estas ne tre bona varianto...

Kara Fajrereto: Ĉu vi povas pravigi vian opinion?
En PMEG oni travas: "Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74 (Hamleto)
Jen rezulto de serĉo por "starigis" ĉe Tatoeba
http://tatoeba.org/eng/sentence...rom=und&to=und

Mi estas ruso, kaj ruse oni diras ĝuste "starigi demandon". Tamen por kio, se eblas diri "fari demandon" aŭ "demandi"? Tio estas unu el pluraj fuŝaĵoj, kiuj, bedaŭrinde, enradikiĝis en Esperanto. Mi ne trudas mian opinion, sed mi mem preferas laŭeble eviti enradikiĝintajn fuŝaĵojn almenaŭ en tiaj evidentaj kazoj. Eĉ se ne fuŝa, tiu uzo estas arkaika. En kiu jaro estis tradukita tiu fama frazo el "Hamleto"? Tiam oni ankoraŭ diris "prezentu al vi" anstataŭ "imagu" ktp. Verŝajne ĉi-kaze kulpas la rusa lingvo...

Ankaŭ en la franca oni povas "starigi demandon" (poser une question) kaj en la angla (to pose a question). Certe por bagatelaj aferoj kiel "Kioma horo estas", oni simple "demandas". Sed se mi estus politikisto kaj oni starigus demandon al mi, ĝi verŝajne estos kiel la filozofia demando de Hamleto, tia demando kiun oni devas esplori kaj diskuti kaj al kiu oni eble ne havas tujan respondon. Do miaopinie ne temas pri fuŝaĵo sed pri nuanco.
Mi dankas vin por via klarigo. Estas interese, ke vi kulpigas la rusan lingvon por la esprimo "prezentu al vi", ĉar mi pensis ke ĝi estas germanismo de la verbo "vorstellen"(laŭ radike "antaŭ-starigi" .

Vi pravas. Nuancoj ofte aperas dank' al fuŝaĵoj, mallogikaĵoj ktp. La naciaj lingvoj estas tute ne tiom logikaj, kiel Esperanto, kaj pro tio pli nuancoriĉaj. Gravas, ke Esperanto estu nuancoriĉa prefere ne dank' al tio. :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #297626
added by Dejo, October 10, 2010
linked by Dejo, October 10, 2010
linked by danepo, November 14, 2010
linked by martinod, April 9, 2011
linked by martinod, April 9, 2011
linked by martinod, April 9, 2011
linked by marcelostockle, May 18, 2012
linked by martinod, May 8, 2013
linked by martinod, May 8, 2013
linked by martinod, May 8, 2013
linked by martinod, May 8, 2013
linked by martinod, May 8, 2013
linked by martinod, May 8, 2013