motorcikloj.
Nu, ciklo estas ripetiĝanta sekvo de fenomenoj, kiel vi sendube scias. Ekzemple en aŭtomobilaj motoroj estas tiaj ripetiĝantaj fenomenoj: aspiro, kunpremo, eksplodo kun sekvanta malkunpremo, elspiro. La vorto "motorciklo" konvenas por tio, sed fakte ne taŭgas por veturilo. Tion ni diskutis en la listo "la bona lingvo". La rezulto videblas ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_M
Laŭ NPIV 'ciklo' estas ankaŭ 'veturilo, movata per pedaloj'.
Sekve ja ekzistas: durada ciklo (duciklo), motorciklo.
Dankon pro via rimarko. Ni jam diskutis "ciklon" ĉe "la bona lingvo", sed mi ne trovis la konkludon en la listo.
mi ankaŭ opinias ke "motorciklo" estas ambigua..
Ni mallonge priparolis ĉi tiun diskuton en unu el la listoj de "la bona lingvo". Akademiano asertas, ke "motorbiciklo" estas uzata de pluraj akademianoj, kaj ke "ciklo" en la senco de veurilo estas provo de PIV analizi vortojn, kia "triciklo", kvankam la uzo de "ciklo" kiel sinonimo de veturilo ne estas aprobinda.
Miascie tiu emo ĉe PIV "reuzi" neoficialajn radikojn celis ŝpari spacon, ĉar la nombro da paĝoj estis limigita por la "nova PIV". Mi cetere kunlaboris en la revizio de PIV.
PIV klarigas (aŭ provas klarigi) uzitajn vortojn (kiel faras ĉiuj klarigaj vortaroj), indikas la fundamentecon aŭ oficialecon de radikoj, sed miascie ĝi ne konsilas uzi neoficialajn radikojn.
Mi do ne ŝanĝos mian frazon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #544390
added by GrizaLeono, April 15, 2011
linked by GrizaLeono, April 15, 2011
edited by GrizaLeono, June 6, 2011
linked by qdii, August 9, 2011
linked by Esperantostern, August 11, 2011
linked by marcelostockle, February 14, 2012
unlinked by marcelostockle, February 14, 2012