Anstataŭ "subtera movado" mi sugestas "sekreta movado". Esperantistoj komprenas sian lingvon tre laŭlitere.
Hmm. "Subtera agado" estas eĉ en PIV.
En PIV ĉu? Mmm ankaŭ en Krause, sed mi unue pensis pri ministoj en minejoj.
En Wikipedia la germana artikolo "Untergrundbewegung",kio estas laŭvorta ekvivalento de "subtera movado", korespondas al la esperanta artikolo "Rezistomovado".
Do, ŝajnas ke la frazo estas ĝusta, do estas nenia bezono ŝanĝi ĝin. Sed mi volas esplori aliajn eblecojn kiel:
subgrunda movado.
subsurfaca movado.
"Subsurfaca" estas mia preferata.
Mi rimarkis, ke Записки из подполья, la romano de Dostojevskij, esperante nomiĝas "Leteroj Elsubteraj". Eble "elsubtera movado" klarigus, ke la aferon ne temas pri minado.
Eble mia konfuzo venas pro la vorto "movado" , Do kio pri "subtera organizo"?
Kio pri: Oni suspektis lin aparteni al kaŝagantaro.
@objectivesea
Kiam mi googlis "elsubtera" mi havis 3 trafojn kiuj parolis pri elsubtera gaso kaj elsubtera akvo. Do, kvankam je la unua vido tio ŝajnis bone al mi, ĝi ne vere solvas la problemon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #301464
added by Alois, February 7, 2012
linked by Alois, February 7, 2012
linked by sacredceltic, February 7, 2012
linked by sacredceltic, February 7, 2012
linked by kolonjano, February 7, 2012