ĉu la angla ne signifas:
Ĉi tiun matematikan problemon mi ne komprenas.
Eble jes. Supozeble temas pri figura senco. Oni do povas nur konjekti ĝian sencon aŭ serĉi la sencon, kiun iuj atribuis al ĝi.
La germana frazo, kiun mi tradukis, ŝajnas al mi tre klare esprimi, ke "mi" ne solvis matematikan problemon (eble en ekzameno).
Ho! Vi pravas. En miaj junaj jaroj mi ankoraŭ kredis komprenis la anglan :-)
Tamen la germana frazo havas pli malaltan numeron.
Ĉu la senco de la angla frazo estas "Tiu matematika problemo superas min"? (laŭ unu el la sencoj de "beat")
Miascie superi estas iomete alia signifo de "beats" ekz.
Li havis novan aŭton, oni ne povas superi tion. =, you can't beat that.
Jen komikso kun /beats me/
https://www.arcamax.com/thefunn...bert/s-1543708
Esperanto komputilo kun la taŭga programo verŝajne dirus: "Tiun demandon mi ne kapablis respondi", aŭ "Tiun problemon mi ne povis solvi". :-)
Laŭ suba vortaro, la frazo "Beats me." signifas "Mi ne scias."
http://www.urbandictionary.com/...?term=beats+me
Mi rigardis la alternativojn sub la klarigo.... Terure! Iuj ŝatas elpensi nekompreneblajn esprimojn. Mi provas fari la malon. :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #249788
added by GrizaLeono, August 3, 2012
linked by GrizaLeono, August 3, 2012
linked by Esperantostern, June 6, 2013