ili ? gxi ?
La frazo estas de Zamenhof. Ĉu ni devus ĝin korekti?
La frazo nomas:
"La urbo faris ĉion, kion ili povis por ke ni elportu la plej bonan rememoron."
Ŝajnas, ke li ĉi tie opinias la responsulojn de la urbo. Eble, ĉu ne?
Se Zamenhof faras eraron, ni ne kopiu lian ekzemplon, sed
se ni kopias zamenhofan ekzemplon, ni ne faru eraron!
En la supra frazo "ili " (anstataŭ "ĝi") estas eraro. Sed TIU FRAZO ne estas de Zamenhof. De Zamenhof estas la malsupra frazo:
"Ni venis el Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ LA ankoraŭ ne esperantigita URBO FARIS ĈION, KION ILI POVIS, por ke ni, esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron."
(Majuskligis mi — por pli facila komparo).
Jes. Ankaŭ mi pensis tiel. (Mi rimarkis malfrue, ke la frazo originas de li, cetere mi ne surmetus.)
La zamenhofa matematiko do diras: samideanoj + urbo = ili
Kaj ni povas konsenti kun li, ĉu ne?
Fonto de la frazo: Parolado en Guildhall, Londono, 12a de aŭgusto 1907
Bonvolu memori la ŝanĝon ili > ĝi
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2200866
added by Aleksandro40, February 8, 2013
linked by Aleksandro40, February 8, 2013
linked by Rovo, February 8, 2013
linked by Rovo, February 8, 2013
linked by Rovo, February 8, 2013