Ne eblas diri: *mi temas*.
Mi dirus:
→ Ĉu vi komprenas tion, kion mi intencis?
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1393114 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Laux mi, uzado de la verbo "temi" pli kaj pli vastigxas. Se oni jam diras: "Pri kio temas?", "La prelego temis pri Esperanto", kotopo, mi opinias ke la sekva pasxo estos la fiksado en vortaroj de praktikan uzadon "mi temas pri io".
Laux mi, tio neniel povas malhelpi al la lingvo. La frazo estas ja tute komprenebla, cxu ne?
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1393114 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Mia interpreto pri "temi" estas ĉi tia.
"Temas" estas preskaŭ ĉiam uzata sen subjekto, ekz. "temas pri io" (io estas sub pritrakto, priparolata aŭ la kialo de io okazanta). Estas eĉ iom malfacile trovi ekzemplojn pri uzo kun subjekto, sed ja tiaj ekzistas kaj estas normalaj:
* ambaŭ prelegoj temis pri malfacilaj gramatikaj demandoj
* La teatraĵo povis temi pri Helenujo, Fenicio, Olimpo
* Unu debato temis pri “Ĉu vi jam havas eŭromonerojn en via poŝo
Ankaŭ tiujn oni povus alivortigi sen subjekto: en ambaŭ prelegoj temis..., en la teatraĵo povis temi..., en unu debato temis...
Prelegantoj ne temas, ili pritraktas temojn en siaj prelegoj.
Tiuj montras, ke la kerna signifo de "ĝi temas" estas "ĝi havas en si kiel temon", "la temo en ĝi estas". Mi trovis en la tekstaro unu ekzemplon (el pli ol mil) kun persona subjekto:
* Nia alvoko devas enporti la politikan mesaĝon pri kiu mi temis supre.
La frazo estas frape nekutima, kaj sen la precizigo "mesaĝo pri kiu", mi apenaŭ komprenus ĝin. "Pri kio mi temas" unuavice pensigas pri tio, ke iu scivolas "pri kio temas mia vivo", "kio estas la temo en mi" aŭ simile. Povas esti, ke eblas interpreti laŭ la signifo, kiun vi eble celas ĉi tie (t.e., "kio estas la temo de mia parolo"), sed la esprimo estas tiom nekutima, ke la traduko estas pravigebla nur, se oni volas traduki iun same maloftan esprimon en la Rusa.
Mi ne scias, kion praktike signifas la Rusa frazo. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas laŭvorte "pri kio mi", kaj tian esprimon mi iel komprenus ankaŭ en E, kvankam ĝi estus nekutima. La angla frazo (kiun vi ja ne tradukis) signifas unuavice "kion mi volas diri", "kion mi celas".
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1393114 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Dankon pro la detala klarigo.
Vi konvinkis min, ke "mi temas" estas evitinda por bona Esperanto.
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1393114 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #3146860

x #1393114
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #404098
added by Dejo, October 14, 2010
linked by Dejo, October 14, 2010
linked by martinod, January 5, 2011
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by martinod, May 20, 2013
linked by marcelostockle, February 6, 2014
linked by mraz, April 20, 2015
linked by mraz, April 20, 2015
edited by PaulP, October 24, 2016
linked by Horus, October 24, 2016
linked by Horus, October 24, 2016
linked by Horus, October 24, 2016
linked by Horus, October 24, 2016
linked by Objectivesea, February 20, 2020
linked by glavsaltulo, September 7, 2020