
Pardonon, sed mi komprenas nek la Esperanta nek la franca nek la angla frazon. Ĉu iu ajn povas komprenigi ĝin al mi?

Laŭ mia kompreno, temus pri persono kiu ĵus fariĝis "nigrulema", tio estas, ke nun ĝi amas la nigrulojn (verŝajne antaŭe ĝi ne tiom sentis inklinon al ili).
En traduko de tiaj frazoj, la imagivo devas esti tre vigla, ĉu ne? :)

Se iu estas "nigrulema", mi komprenas, ke tiu persono emas nigruli; agi, konduti kiel nigrulo.

Kion vi opinias pri "ŝatanto de la nigruloj" aŭ "nigrulŝatanto"?

Dankon Aleksandro!
Tiamaniere la frazo estos pli klara al Manfredo, ĉu?

Niaj mesaĝoj intermiksiĝas!
Eble vi povas aldoni unu et tiuj variantoj, kiuj plaĉas al mi!

Kun plezuro. ☺

Mi petas vin kontroli, ĉu tiu ([#3043953]) traduko taŭgas.

Dankon Roland kaj Alex.
Miopinie, la angla frazo estas neklara.
Sed mi nun komprenas la intencon.

Ne dankinde, Manfredo!
Ĉiam estas plezuro cerbumi pri frazoj, kaj fojfoje ekkonscii, ke ni estas tro enfermitaj en niaj denaskaj lingvoj. Epo vere bele rolas en tio, ĉu ne?

Jes, Rolando. Vi tute pravas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2164864
added by nimfeo, February 12, 2014
linked by nimfeo, February 12, 2014
edited by nimfeo, February 12, 2014
unlinked by nimfeo, June 5, 2015