
Kio egalas al "mortbati" kaj "postmorte"? Prefere donu plurajn sinonimojn. Antaŭdankon. Mi hezitas antaŭ tiuj vortoj.
Ĝis
Petro

Kara Petro!
Temas pri tre-tre-treege malbonlanga virinaĉo, kies "malica lango vivos eĉ post ŝia morto", - do tiun pluvivantan langon oni devas aparte mortbati...
Ĉiu el ni - verŝajne -konas tiajn virinojn, - kaj ne nur virinojn. Tiu ŝerca diraĵo aperas en pluraj eŭropaj lingvoj.