menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #1051788

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

al_ex_an_der al_ex_an_der January 28, 2012 January 28, 2012 at 7:53:31 PM UTC flag Report link Permalink

*instrukcoj* > instrukcioj
Cetere mia vortaro rekomendas "kontrolturo", kaj mi dubas ĉu "flugodirekta turo" konvenas, ĉar direktas la pilotoj resp. ilia komputilo, dum la kontrole observantaj homoj en la turo normalkaze menciinde influas nur dum starto kaj alteriĝo. Tiam ĉefe per intersanĝo de informoj kaj nur esceptokaze per instrukcioj al la pilotoj.

GrizaLeono GrizaLeono January 29, 2012 January 29, 2012 at 8:16:04 PM UTC flag Report link Permalink

Hm! Ankaŭ mia vortaro proponas "kontrolturo".
Mi memoras, ke mi (eble malprave) pridubis la taŭgecon de "kontrol" en tiu turo. La Esperanta vorto ne havas la saman signifon kiel la falsamika angla vorto "to control", ĉu ne?
Bonvolu legi la signifon de "direkti" ĉe http://www.reta-vortaro.de/cgi-...irekt&kadroj=1

Informe: En la serĉilo de mia retumilo (FireFox) ankaŭ troviĝas ReVo. Do sufiĉas enmeti serĉterminon kaj jen aperas la dezirata paĝo de tiu vortaro.
Mi tamen ne scias, kiel ĝi venis en mian serĉilon. Eĉ Vikipedio (eo) estas tie, kaj nun mi eĉ vidas inviton: Add "Tatoeba project".

GrizaLeono GrizaLeono January 29, 2012 January 29, 2012 at 8:18:52 PM UTC flag Report link Permalink

Nun mi eĉ dubas, ĉu turo povas instrukcii...
Tion ja faras instrukciantoj, kiuj sidas en turo.
Ĉu ni faru pli ĝustan frazon ol la originala?
Kion vi proponas nun?

al_ex_an_der al_ex_an_der January 29, 2012 January 29, 2012 at 8:45:30 PM UTC flag Report link Permalink

La turo certe ne estos problemo se vi uzos "el". Ĉu ne?
...intrukcioj el la kontrolturo

GrizaLeono GrizaLeono January 30, 2012 January 30, 2012 at 12:00:07 AM UTC flag Report link Permalink

Tiu lasta problemeto estas solvita. Restas la anglalingva signifo de "kontrol" en la turo...

al_ex_an_der al_ex_an_der January 30, 2012 January 30, 2012 at 12:32:44 AM UTC flag Report link Permalink

Kara GrizaLeono. Ĉu restas la anglalingva signifo de "control" en la esperantlingva kontrolturo? Hm. PIV diras
Kontroli
= esplori, ĉu io estas kiel ĝi devas esti respektive konforma al supozo.
Oni ne uzu "kontroli" en la senco de regi, gvidi.

Ne tute facila demando! Mia laika opinio estas, ke tiuj oficistoj en la turo ĉefe ne gvidas (ĉar tion faras la plilotoj), sed
superrigardas, komunikas, kunordigas "por ke ĉio estu kiel ĝi devas esti" - eblas diri. Ĉu por tio la vorto kontroli estas ideala aŭ tamen fatala? Eble nek ideala nek fatala? Estus bone demandi pri tio fakulon. Almenaŭ rilate al la "kontrolturo" ne havis dubojn la vortar-aŭtoroj kaj ankaŭ Claude Piron uzis "kontrolturo".

al_ex_an_der al_ex_an_der January 30, 2012 January 30, 2012 at 12:36:16 AM UTC flag Report link Permalink

Interesa tajperaro:
La PLILOTOJ - ili foje estas pli ol PLI ol piLOTOJ. :)

GrizaLeono GrizaLeono January 30, 2012 January 30, 2012 at 3:44:14 PM UTC flag Report link Permalink

Via lasta argumento trafas! Se Claude trovis, ke kontrolturo estas taŭga vorto, mi ne plu dubas.
Dankon.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #750744L'avion a atterri suivant les instructions de la tour de contrôle..

La aviadilo surteriĝis laŭ la instrukcoj de la flugdirekta turo.

added by GrizaLeono, August 18, 2011

La aviadilo surteriĝis laŭ la instrukcioj de la flugdirekta turo.

edited by GrizaLeono, January 29, 2012

La aviadilo surteriĝis laŭ la instrukcioj el la flugdirekta turo.

edited by GrizaLeono, January 29, 2012

La aviadilo surteriĝis laŭ la instrukcioj el la kontrolturo.

edited by GrizaLeono, January 30, 2012