
Pardonu min, sed ĉu ne "siaj"?
Ĉar: ŝi ne pensis (unu virino), ke ŝiaj revoj (revoj de alia virino) povus realiĝi.
Ekzemplo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...aj_frazoj.html

Ne, la frazo estas ĝusta. Estas du frazoj tie: la unua estas "ŝi ne pensis", kaj ”ŝi" estas nur ĝia subjekto. En la alia frazo (subfrazo) la subjekto estas "ŝiaj revoj", kaj "siaj revoj" estus sensenca. Vidu la saman ĉapitron en PMEG, sub la titolo "Si ne povas esti subjekto".

Bone, dankon. Mi ne trovis la ĉapitron, sed provos trovi tiun regulon en aliaj manlibroj.

Estas la sama ĉapitro, kiun vi montris en via komento: 11.6.1,
Rulu la paĝon malsupren.

Ho, mi malbone komprenis vin=) Nun mi trovis, dankegon.

Jes, mi certe dubis, ĉu skribi "ŝiaj" aŭ "siaj". Eble pli bonan klarigon oni trovas en la sekvanta ĉapitro (pri "Si en kompleksaj frazoj"):
"ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* [...] Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos..."
Tamen dankon! :)

povus --> povos
En Esperanto ni uzas la "rektan modon". Tio signifas: se ŝi tiam pensis: "Miaj revoj ne povOS realiĝi", vi skribu "Ŝi ne pensis, ke ŝiaj revoj povOS realiĝi."
En multaj naciaj lingvoj oni uzas en tiu okazo malsimplajn verbajn formojn.

Ŝanĝita, dankon!

Sed se la penso, kiun ŝi do ne pensis, estis: "Miaj revoj povus realiĝi." La nepra malpermeso de us-modo estas ege nerealisma. Ĉi tie certe eblas diversaj modoj, sed ĉar mi ne scias la ĝustan signifon de la Hispana frazo, al kiu la Esperanta frazo estas ligita, mi ne povas diri ion definitivan. La alilingvaj frazoj Germana kaj Angla neniel malpermesas la "povus"-formon. Vidu ankaŭ ĉi tion en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/gramat...i_voli/us.html
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #840819
added by eiriarte, August 22, 2011
linked by eiriarte, August 22, 2011
edited by eiriarte, October 4, 2015
linked by glavsaltulo, August 30, 2021
linked by ZegPhig, August 30, 2021
linked by ZegPhig, August 30, 2021